Esperanta Civito

Johan Derks replikas al Osmo Buller

Johan Derks dubas, ĉu la prezento de Osmo Buller pri la taskoj de Estraro kaj Komitato precize redonas tion kio estas skribita en la statuto de UEA (art. 33 kaj 29). 

Laŭ la nederlanda UEA-komitatano "ambicia, ne dormanta Komitato, povus ankaŭ evoluigi opinion pri ekzemple du aliaj taskoj de la Estraro: 33 (d) kaj (ĝ). Kiujn procesojn la Estraro iniciatis kaj ĉu ĝi informis la komitatanojn sufiĉe pri la evoluo de la laboro?"  

Daŭrigas s-ro Derks: "Tiujn demandojn mi volas nun specife apliki al via aserto: "Tiu ĉi diskuto estas <arto pro arto>, ĉar ĝi ne estiĝis pro tio, ke aperis konkreta bezono de reta voĉdonado, t.e. ke la funkciado de la Komitato estis haltigita aŭ bremsita, ĉar ĝi ne povis tuj decidi ion sed devis atendi ĝis kunsido en UK." Ne, konkreta bezono laŭ via rigardo ne aperis, sed tio ne signifas ke deziro ne povas vaste kaŝiĝi dum jaroj sen povi alpreni konkretan formon. La misio de Estraro antaŭenvidi ne sidas en la statuto, sed ĝi estas la plej konata maksimo pri la arto regadi."

Revenante al sia propono pri enkonduko de perreta balotado, Johan Derks deklaras: "Intence mi komencis mian inviton studi mian tekstoproponon memorigante pri deziroj esprimitaj jam ekde 1994. [... Osmo Buller] akre kritikas la Komitaton: <Pri kio voĉdoni, se oni havas nenion por diri? Tiu ĉi diskuto ree montras, ke formalaj, teknikaj kaj proceduraj aferoj fascinas komitatanojn.> Tamen mia ambicio estas alia. Mia ambicio estas krei kontinuecon inter la debatoj ene de la Komitata listo kaj la decidfara procezo. Se en tio mi substrekis formalajn kaj teknikaj aferojn, vi konsideru tion profesia misformo de matematikisto aŭ individua tiko. Tial mi revortigas kaj vastigas mian ambicion jene:"

"La kvalito de la diskutoj ene de la Komitata listo kaj la formala perspektivo de la decidfara procezo estas du fenomenoj dialektike ligitaj. Oni havas nenion por diri, ĉar eĉ iniciatemuloj konscias ke por fari eĉ la plej malgrandan paŝon al decido (ekz. favora eldiro de la prezidanto en la retlisto pri iu ideo) oni devas havi senfinan paciencon kaj fidon ke tio kondukos al io konkreta. Tial la Komitato, ekster la nomumado de estraranoj, fariĝas senpova, kontraŭa al la intenco de la statuto. Al tio aldoniĝas la situacio ke precipe A-komitatanoj ofte havas multe tro da taskoj en sia propra landa asocio. Tiel regas silento. Ĉar regas silento, vi kaj aliaj 'moralaj ĉefoj' forgesas ke la Komitato estas edukejo de ambicia esperantismo kaj grava kiel kultivejo de estontaj gvidantoj de la movado."

"Vi, 'laboristo' por Esperanto dum jardekoj kaj mi, opiniama pensiulo, similas en nia entuziasmo por Esperanto kaj devus, malgraŭ malsamopinio, atingi komprenon pri future necesaj procesoj en la organizacia funkciado de UEA."
La lasta frazo estas iom surpriza pro tiu "future" kaj "organizacia", ĉar s-ro Derks (kiu favoris la silentigon de c-ano Koffi Gbeglo en la Komitato) interalie aktivas kiel subtenanto de la "ŝtona lingvo".

La respondo de la ĝenerala direktoro al la nederlanda komitatano (do, hierarkie, de dungito al unu el la kontrolantoj pri la agado de la dungintoj) estis tuja kaj iritita: "mi decidis ne skribi denove pri la reta voĉdonado antaŭ ol minimume dek komitatanoj estos komentintaj mian raporton pri la zorgiga malkresko de la membraro".

[HeKo 432 9-A, 12 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0393 s s 
  Total: 0.0527 s s