Esperanta Civito

Letero el Prago pri "Literatura Foiro"

Estimata ĉefredaktoro de "Literatura Foiro",

Mi dankas pro la unua ĉi-jara numero de via kultura revuo. Ĝi estas vere bonega revuo, tre interesa kaj enhavoriĉa. Mi havas impreson, ke dum la paso de tempo la nivelo de LF ĉiam kreskas kaj fariĝas ĉiam pli alta. Mi tre ĝojas, ke mi povas aboni ĝin. 

Okaze de la 150a jubileo da la naskiĝo de Zamenhof LF enhavis vicon da valoraj artikoloj, ekz. "Kelkaj rimarkoj pri la koncepto de gento" de W. Zelazny, "Omaĝe al Zamenhof 50-jara en 1909" de H. Hodler, "Antaŭ cent kvindek jaroj" de V. Banaitis aŭ "Pri la komparo Kant-Zamenhof" de F. Degoul en la 242a numero kaj "Kontribuo al plialtigo de nia kultura nivelo" de F. Degoul aŭ "La kontribuo de la litova kaj belorusa en la kreo de esperanto" de D. Haĝiev (kiu bedaŭrinde forpasis fine de la pasinta jaro) en la nova 243a numero.

Sed la tekstoj en LF ne estas limigitaj nur al la persono de la kreinto de la lingvo. Kun intereso mi legis la du artikolojn de Carlo Minnaja "Miaj kontaktoj kun Ivo Lapenna" en la du lastaj numeroj, ĉar ankaŭ mi havis eblecon persone vidi kaj aŭdi Ivon Lapenna, kaj nome en la 51a UK en Budapeŝto en 1966, kiam li tre kuraĝe kritikis la GDR-an ambasadoron pro lia politika parolado. Tiam tio tre ĝojigis min kaj ekde tiam mi sentis grandan respekton al Ivo Lapenna.

Ĝojigis min ankaŭ la favoraj recenzoj de du libroj eldonitaj en Ĉeĥio, kaj nome de la poemaro de la rusa poetino Ljubov Vondrouŝkova, vivanta en Moravio, "Labirinto", esperantigita de mia samklubano Jaroslav Krolupper, kaj de "Rim-Enigmoj" de bulgara poetino Elena Popova, eldonitaj de alia samklubano Petro Chrdle (en lia eldonejo KAVA-PECH).

Kaj mi ne povas forgesi pri tre grava artikolo de Perla Martinelli "La pentristino de Zamenhof" pri s-ino Leonora Gonzalez, kiu en la antaŭa jarkolekto de LF prezentis belajn desegnaĵojn pri Zamenhof. Esperanto estas grava kultura lingvo, kies kulturon konsistigas ne nur la literaturo (poezio, prozo, teatro, faka literaturo), sed ankaŭ la ceteraj belartoj, kiel la muziko, pentraĵoj, desegnaĵoj, skulptaĵoj k.a. Bedaŭrinde pri tiuj lastaj kutime esperantistoj ne tre interesiĝas kaj kontentiĝas kun konstato, ke ie aŭ tie estis inaŭgurita nova monumento aŭ statuo de Zamenhof, sed la nomo de la artisto restas prisilentita (ekz. sur la paĝo 290 de la 242a n-ro estas videbla bareliefo omaĝe al la Majstro, sed sen la nomo de la kreinto de la artaĵo). Tial estas bone, ke mi povis legi pri s-ino Gonzalez kaj mi tre bonvenigus artikolojn pri aliaj - iamaj kaj nunaj - Esperantaj pentristoj, karikaturistoj, skulptistoj, komponistoj, muzikistoj kaj aliaj artistoj, realigantaj kune la Esperantan kulturon.
Estimata ĉefredaktoro, mi deziras al vi pluan prosperon al via grava laboro.

Kun amikaj salutoj
Jiri Patera
Prago, la 28-an de marto 2010

[HeKo 433 1-B, 13 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0526 s s