Esperanta Civito

LF-koop en la Tago de la Pioniroj

"La kooperativo de Literatura Foiro volas hodiaŭ honori per ĉi tiu simpla ceremonio la memoron de pluraj personoj, kiuj kontribuis al ĝia naskiĝo, al ĝia kresko, al ĝia firmiĝo tra kvar jardekoj. La plejmulto el ili ne havis la ŝancon vivi ĝis la promulgado de la Ĉarto de Sabloneto: tial ili ne akiris la esperantan civitanecon, kvankam ili estis sinceraj raŭmistoj, kiuj kredas en la ekzisto kaj progreso de komuna transnacia kulturo per komuna transnacia lingvo -- esperanto. Dum sia tuta kunlaborado kun la kooperativo ili kredis en tio kaj al tio ili kontribuis."

Tiel sen. Perla Martinelli, vicprezidanto de LF-koop, komencis sian oracion en la Esperanta Panteono hodiaŭ matene en Ĉaŭdefono, en ĉeesto de Civitaj parlamentanoj kaj kooperantoj, interalie la Konsulo. Kaj ŝi tiel daŭrigis: "Ĉiuj kunlaborintoj estas por ni gravaj, kaj mi komencos per tiuj kiuj plenumis la plej modestajn taskojn, tamen esence gravajn por nia societo. Ili falis sur la kampo, falĉitaj de malsano aŭ de maljuneco. Menciante la landojn, kiuj akceptas iliajn cindrojn, ni kvazaŭ desegnas la geografion de nia kooperativo."

Estis honoritaj entute dek unu personoj, kiuj estus dek du inkluzive de kooperinto Gaston Waringhien, al kiu pasintjare la Kapitulo dediĉis cenotafon, kun la konsento de lia filino. Ili estas, laŭ alfabeta vico: Roger Bernard (Francio), Janus Di Censo, Clelia Conterno Guglielminetti, Giordano Falzoni kaj Enzo Guernieri (Italio), Yvonne Martinot (Francio), Ivar Paulsson (Svedio), Bianca Pedron kaj Gaudenzio Pisoni (Italio), Aleksi Romonen (Finnlando), Kiril Velkov (Bulgario).

La oracio aperos en la revuo "Literatura Foiro", organo de LF-koop. La celebrado de la Tago de ĉiuj Pioniroj fare de LF-koop estas la plej grava inter la diversaj hodiaŭ okazintaj. Tra tiuj celebradoj iom post iom fiksiĝas kelkaj kulturaj kaj sociaj elementoj: kiamaniere loki la esperantan flagon sur ĉerko aŭ katafalko, kiun muzikon elekti por la okazo, kaj tiel plu.

[HeKo 433 2-B, 14 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0642 s s 
  Total: 0.0781 s s