Esperanta Civito

Zimbabvo (kaj Roterdamo) ne apogas la novan kurson

Roterdamo pormomente silentas pri la nova kurso en la afrika Esperantio, aŭ pli precize: UEA-gvidantoj enfokusigas la atenton al la opinio de afrikanoj kiuj malkonsentas kun la disidentoj en Togolando, Niĝerio, Eburio kaj aliloke.

Unuan leteron de Oliver Mazodze el Zimbabvo cirkuligis la ĝenerala sekretario de UEA, s-ino Barbara Pietrzak, antaŭ ne longe; duan leteron de la sama persono ĵus cirkuligis prezidinto Renato Corsetti. Vi trovas ĝin ĉi-sube.

Estas interesa la strebo, en ambaŭ partioj, akiri la subtenon de Hans Bakker per laŭdaj referencoj, kvazaŭ la rango de "aŭtenta bakkerido" garantius la mobilizon de la amasoj favore al si. Kurioza estas ankaŭ la esprimo "civitanoj de Esperantio", kiun oni ĝis nun uzis nur kadre de la Esperanta Civito: Oliver Mazodze ne havas la esperantan civitanecon.

* * *

Kelkaj membroj de la grupeto da samkontinentoj miaj, kiuj apogas la postulon pri "sendependiĝo" de la Afrika Esperanto-movado, jam reagis al mia antaŭa letero.

Tiuj kolegoj kondamnis min pro miaj asertoj, faris akuzaĉojn kontraŭ mi, kaj eĉ minacis min pri "akraj reagoj" se mi plue skribos. Tamen, tio tute ne senkuraĝigas min, kaj miajn opiniojn mi estontece ĉiam ja esprimos, laŭ la eblecoj.

1. NI NE PENSU RASISME.

Kelkaj el tiuj, kiuj apogas la postulon pri "sendependiĝo" de la Afrika Esperanto-movado akuzis, ke tiuj afrikanoj, kiuj tiun postulon ne apogas, estas "eternaj subuloj de blankuloj". Mi ege bedaŭras tian sintenon de samkontinentanoj miaj; kaj ege miras, ke eĉ en la Esperanto-movado oni tiel pensas, ĉar tia sinteno ververe kontraŭstaras al la interna ideo de Esperanto. Mia konsilo estas, ke ni ne pensu rasisme; ke oni ne parolu pri "nigruloj" en Afriko, kontraŭ "blankuloj" en Eŭropo. Cetere, mi deziras rimarkigi al miaj karaj samkontinentanoj, ke ne ĉiuj afrikanoj estas nigruloj; do ne ĉiuj afrikaj Esperantistoj estas nigruloj. Ekzemple, mia propra avo estas blankulo; pluraj Esperantistoj en Zimbabvo kaj Sud-Afriko estas blankuloj, aŭ ne indiĝenoj; en la nord-Afrika regiono estas multegaj Esperantistoj kiuj ja ne estas nigraj. Krome, estas notinde, ke Esperanto familiigas la tutan homaron, kaj ni do konsideru unuj la aliajn simple kiel membroj de la sama familio, kaj ne kiel "nigruloj" kaj "blankuloj" kun malsamaj politikaj celoj; ĉar ĉiuj Esperantistoj, ĉu nigraj, ĉu blankaj, ĉu alirasaj, havas nur unu, saman politikan celon, kaj tio estas la antaŭenigo de la Esperanto-agado en la tuta mondo.

2. LA AFRIKA OFICEJO DE ESPERANTO ESTAS TUT-AFRIKA PROPRAJXO.

Antaŭ ĉio, mi dankas kaj gratulas al kolego Hans Bakker, pro liaj kontribuoj al la instruado, lernado kaj aplikado de Esperanto en Afriko. Dum multegaj jaroj li investis proprajn rimedojn en la Esperanto-agadon en Afriko, kaj eĉ private helpis unuopajn Esperantistojn. Enkadre de liaj laboroj helpaj al la Afrika Esperanto-agado, S-ro. Hans Bakker pretigis kaj dissendadis lernomaterialojn kaj legaĵojn, interalie, al Esperantistoj kaj Esperanto-kluboj aŭ asocioj en la kontinento.

Post kelkaj jaroj, S-ro. Bakker ekpensis, ke liajn laborojn transprenu afrikanoj, kaj tion li proponis al afrikanoj, kun kiuj li estis en oftaj kontaktoj: la togolandanoj Gbeglo Koffi kaj kolegoj. Ĉi-respekte, mi ion emfazu:

Mi fortege kredas, ke proponante transprenon de la laboroj, la kara kolego Hans Bakker ne celis, ke la laborojn, de li iniciatitajn, porĉiame transprenu nepre tiuj togolandanoj, sed esence afrikanoj. Tio estas, ke, kiam ekaperis la ideo pri eventuala transpreno de tiuj laboroj, li tiun ideon proponis al togolandanoj, ĉar kun togolandanoj li tiam rekte rilatadis. Sed, kompreneble, tiujn laborojn transprenus tiuj togolandanoj ne pro tio, ke ili estas togolandanoj, sed pli bone, pro tio, ke ili estas afrikanoj. Nu, mi tiujn togolandajn kolegojn ja ege respektas; tamen, ili nenimaniere pensu aŭ kredu, ke nur ili rajtas plenumi tiujn taskojn por Afriko.

La samideano Hans Bakker donacis siajn tempon kaj rimedojn, pro Esperanto, por Afriko. La rezultatoj de la personaj oferoj de S-ro. Bakker pro tio ne apartenas al iu unuopulo, loka klubo aŭ difinita lando en Afriko, sed al tuta Afriko.

La Afrika Oficejo de Esperanto ne estas do togolanda propraĵo; ĝi ne estas privata firmao; ĝi ja estas tut-Afrika propraĵo. Dum iu periodo, ĝi situis en Togolando; sed tio nenimaniere komprenigu, ke ĝi devos porĉiame tie situi. Kiam la Afrika Oficejo situis en Togolando, la tieanoj havis eblecon labori por Esperanto, por Afriko; ili gajnis spertojn pri tiurilataj taskoj, kaj tio estas laŭdenda. UEA jam translokigis la Afrikan Oficejon, kaj ĉi-momente ĝi funkcias en Benino. Tamen, miaopinie, post kelke da tempo, la Afrika Oficejo devas ja translokiĝi al ankoraŭ alia Afrika lando, laŭ la eblecoj, por havigi al loĝantoj de tiu alia lando la eblecon ankaŭ labori por Esperanto kaj por Afriko, kaj por gajni spertojn pri tiurilataj taskoj. Pro tio, la Afrika Oficejo fakte devos do eventuale translokiĝi tra la tuta Afrika kontinento, por ke ĉiuj afrikaj Esperantistoj havos eblecon labori por Esperanto kaj por sia kontinento. Estus do egoisme postuli, ke la Afrika Oficejo situu en nur unu difinita lando.

Krome, gastigo de la Afrika Oficejo en kiu ajn lando havigas profitojn plurajn al la gastiganta lando: situo de la Afrika Oficejo en iu lando ebligas progresigon pli rapidan kaj pli vastan al la Esperanto-movado en tiu lando, kaj oni devas do permesi, ke ĉiuj landoj afrikaj eventuale ricevu tian eblecon.

3. PRI LA VERA RILATO INTER LA AFRIKA ESPERANTO-MOVADO KAJ UEA.

De antaŭ kelkaj jaroj, mia samkontinenta kolego Gbeglo Koffi paroladas pri "Esperantujismo". Tamen, tiun termon mi deziras alĝustigi. La planedo (Tero) nek estas "ujo", nek aspektas kiel "ujo". Al la tuto de unuopaj Esperantistoj tra la tuta mondo, lokaj Esperanto-kluboj, landaj Esperanto-asocioj, Esperanto-gazetoj , kontinentaj Esperanto-asocioj, internaciaj Esperanto-organizajxoj kaj ceteraj Esperanto-instancoj, oni pli bone nomas "Esperantio", anstataŭ "Esperantujo".

Ĉiujare, la civitanoj de la internacia komunumo "Esperantio" kunvenas kaj partoprenas semajnon da kunvivado, kaj ĝuas sian Esperanto-kulturon. Temas pri la fenomeno "Universala Kongreso de Esperanto"; kaj tion kunordigas la tutmonda Esperanto-organizajxo "Universala Esperanto-Asocio" (UEA), kies ĉefa rolo estas do kunordigi kaj respondeci pri instruado kaj aplikado de Esperanto en la tuta mondo, cele pligrandigon kaj plivastigon de Esperantio. Pro tio ĉi, mi diris, en mia antaŭa letero, ke la Afrika Esperanto-movado daŭre restas parto el la tutmonda Esperanto-organizajxo UEA, ĉar Afriko nature apartenas al Esperantio.

Oni ankaŭ memoru, ke enkadre de UEA,* ekzistas la tiel nomata "Akademio de Esperanto", kies rolo estas la teknika kontrolado de la lingvo Esperanto, kaj respondeco pri la enkonduko de novaj vortoj en Esperanton. Pro tio ĉi, interalie, mi asertis, kaj daŭre asertas, ke la Afrika Esperanto-movado ne povas "sendependiĝi" de UEA.

Sekve, anstataŭ projekton por "sendependiĝo" aŭ "memstarigo" de Afriko, afrikaj Esperantistoj pli bone lanĉu projekton por plifortigo de rilatoj inter Afriko kaj UEA, ĉar Afriko estas ja parto el Esperantio. Tiuj, kiuj apogas tiun kampanjon por sendependiĝo asertas, ke tiun memstarigon ili celas "pro respekto kaj honoro por Afriko". Sed mi argumentas, ke, se respekton por Afriko oni ververe kaj sincere celas, do Afrikaj Esperantistoj pli bone lanĉu kampanjon por ke afrikano estu elektita Prezidanto de UEA. Tiel, afrikano estrus (regus) ne nur la apartan, Afrikan parton el Esperantio, sed la tutan, grandegan Esperantion. Tiel, vere montriĝos, ke ankaŭ afrikanoj kapablas; kaj tiam oni ja vere respektos Afrikon.

Jen la plej taŭga strategio, en kiun vere indas investi ĉiujn niajn fortojn kaj haveblajn rimedojn.

Ĉion bonegan al ĉiuj civitanoj de Esperantio plej amikece deziras,

(Oliver Mazodze)

* Estas mirige ke d-ro Corsetti, ĝenerala sekretario de la Akademio de Esperanto, ne korektis ĉi tiun falsaĵon. [NdlR]

[HeKo 433 5-B, 16 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0566 s s