Esperanta Civito

Multaj esperantistoj riskas esti spionataj

Lastajn jarojn la centralizitaj servoj kiel Ipernity kaj Facebook, la misnomitaj sociaj retoj, multe populariĝis inter la esperanto-parolantoj. Hodiaŭ mi legis en esperantlingva blogo pri la potenco de Facebook por retigi kaj ligi homojn, sed kio plej interesis min estas la konstato de tiu blogisto pri kiel danĝera povas esti Facebook por la komuna kaj individua libereco.

Tiu konstato tuj venigis al mia kapo kion antaŭ kelkaj tagoj skribis David de Ugarte en sia blogo pri Facebook kaj la falsaj amikoj; jen traduko:

"Ĉu vi kredas ke la tuta mondo estas via amiko?" demandas kontraŭfacebooka afiŝo de la israela armeo kiu instigas ne faciligi laboron de la inteligenteco de Hamaso.

La novaj uznormoj de la vizaĝlibroj estis publikigitaj post fama informofuĝo. Kiel ajn eĉ inter oficiroj de la inteligenteco plu okazis tralikiĝoj. La israelaj defendofortoj ŝajne decidis ekuzi programarojn de spurado de profiloj kiel Social Sentry, programo rekomendata al malsamaj entreprenoj revuoj kaj bultenoj de inteligenteco por "monitorigi la uzon kiun la dungitoj faras de tiuj ĉi iloj (Facebook, Twitter) eĉ ekster la labortempo". Finfine la plej malbona el la falsaj amikoj estas Facebook mem.

Mi vere miras kiel popularaj estas la centralizitaj servoj inter esperantistoj, kiuj jam spertis la subitan malaperon de Ĝangalo. En la kazo de Ĝangalo ni perdis niajn blogojn kaj fotojn, sed en Facebook kaj Ipernity kio estas en risko, tio estas nia libereco kaj nia privateco, ĉar la misnomitaj sociaj retoj estas bonegaj iloj de socia kontrolo.

(fonto: Manuel Ortega)

[HeKo 433 9-A, 19 apr 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0405 s s 
  Total: 0.0545 s s