Sensacio plus malracio = Libera Folio
Neniu instanco de la Esperanta Civito havas problemon kun afrikaj establoj aliĝintaj al la Pakto, spite al la dezirpensado de la skandalgazetisto produktanta "Liberan Folion". Kontraŭe, problemojn (kaj abundajn) kun afrikanoj havas la homo kies voĉtubo estas "Libera Folio" mem ekde 2003.
Kiel klare komunikite, la eksterafrika partnero en la organizo de la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto (LF-koop) ne "nuligis" la kongreson, sed nur prokrastis ĝin, por ke ĝi estu plej kongrua al la bezonoj de la nova sendependa esperanto-movado en Afriko. La reago de la ĉefa afrika partnero en la organizado de JAKE (TIETo), kiu emus realigi la kongreson kiel eble plej baldaŭ, pruvas ke la afrikanoj mem favoras la kongresan projekton.
[HeKo 434 8-C, 26 apr 10]