Esperanta Civito

Unu-Mondo "promocias" la Esperantan Civiton

La Esperanta Civito estas la dua subjekto laŭ internacia graveco en Esperantio, tuj post Universala Esperanto-Asocio, laŭ statistike-organiza prezento de la partieto Unu-Mondo. La prezento celas enfokusigi la pozicion de Unu-Mondo rilate al deko da organizoj.

Specife pri la Esperanta Civito oni legas:

La Esperanta Civito evidente samopinias kun UNU MONDO pri tio, ke esperantistoj havas ion por diri al la mondo ne nur rilate al la lingva problemo. La kulturaj kaj eldonaj agadoj de la Civito kaj LF-koop meritas altan respekton, simile kiel ankaŭ la sukcesaj klopodoj por akcepto de la Esperanta PEN-Centro en la Internacia PEN-Klubo. La Civito tenas bonajn, respektoplenajn kontaktojn al multaj afrikaj esperantistoj. Ankaŭ en la strukturoj de la Civito eblas trovi kelkajn pozitivajn aferojn – ekzemple senaton konsistantan el diversaj politikaj grupoj.

Tamen ekzistas ankaŭ diferenco inter la Civito kaj UNU MONDO: la Civito inklinas oponi al finvenkismo, dum UNU MONDO deziras trovi kompromison inter raŭmismo kaj finvenkismo. Ankaŭ ni ne trovas aparte utile postuladi ekzemple, ke la „la EU-instancoj enkonduku Esperanton“; tamen UNU MONDO principe subtenas klopodojn, kies fina celo estas ia „venko“ de Esperanto. Samtempe ni konscias pri tio, ke eĉ sen „fina venko“ Esperanto povus grave servi al la mondo, ekzemple se esperantistoj sukcesus konsiderinde kontribui al mondfederismo kaj paco. Ni notu, ke plej kontentigaj estas verŝajne tiaj por- aŭ per-esperantaj agadoj, kiuj iel plibonigas la mondon eĉ en la kazo, ke Esperanto neniam vere „venkos“. En tio ni certe samopinias kun la Civito.

Ni bedaŭras, ke la Civito kondutas tro kritikeme al UEA. Entute, pri esperanta civitaneco ni havas neŭtralan opinion – kiu deziras peti ĝin, tiu simple faru tion.


Nia komentario pri la lasta alineo:
Pluraj UEA-anoj (inkluzive de dumvivaj membroj, komitatanoj kaj eĉ prezidinto Kep Enderby) havas la esperantan civitanecon. Tio klare montras, ke ne ekzistas malkongruo inter la du statusoj: fakte, ankaŭ finvenkisma organizo rajtas aliĝi al la Pakto. Oficialan starpunkton pri UEA la Esperanta Civito esprimis nur unu fojon, en 2003, kaj ĝi tute ne estis negativa. Objektivaj informoj pri unu aŭ alia asocio nature povas enhavi kritikojn, ĝuste por gardi la objektivecon. Male, la manko de bedaŭro pro la sinteno de UEA-gvidantoj kontraŭ aliaj subjektoj ekster UEA (inkluzive de la Esperanta Civito) igas la takson de Unu-Mondo ne tiel laŭdinde ekvilibra kiel aliaj partoj en la retpaĝo.

[HeKo 435 9-A, 4 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0713 s s 
  Total: 0.0844 s s