Esperanta Civito

Rekorde deficita jarkalkulo por Greziljono

Per tri jaroj sinsekve deficitaj la kooperativo posedanta Kastelon Greziljonon akumulis entute pli ol 28.000 eŭrojn da perdoj, el kiuj la duonon nur en 2009. Tio signifas ke pasintjare Greziljono elspezis proksimume unu eŭron kaj duonon kontraŭ ĉiu unuopa eŭro enkasigita; nome, la kooperativo kapablis kovri per la ordinara spezkalkulo nur 67% de siaj kostoj. Se konsideri la buĝetendajn kostojn por la flegado de la nemoveblaĵo kaj de la bieno, kaj la ĝisnunan utiligon de ĉi-lastaj, la kooperativo survojas al bankroto.

Post la eksterordinara asembleo de la pasinta januaro, fine de majo konfrontiĝos en la ordinara asembleo la proponoj por la verŝajne lasta klopodo savi Greziljonon. Tiuj proponoj kupliĝas al diversaj kandidatoj por la kompleta renovigo de la Administra Komitato, konforme al la sola valida statuto (tiu de 1951) -- kiu interalie permesas nur al francoj kandidati por la Administra Komitato.

Esence temas pri kvar proponoj. La unuaj tri referencas al unu kandidato (François Lo Jacomo, respektive Dominique Bertrand, respektive Jean Marie Houviez). La kvara estas subskribita de deko da kandidatoj, inkluzive de la reprezentanto de Esperanto-France. Fakte unuafoje kandidatas ankaŭ societoj posedantaj kooperativajn akciojn (kaj registritaj en Francio), pere de propra reprezentanto; la dua societo kun propra kandidato, SAT-Amikaro, subskribis neniun proponon, sed ĝia kandidato subtenos la kvaran proponon. Ĝuste ĉi-lasta, kies unua subskribinto nomiĝas Jannick Huet-Schumann, estas la plej artikita kaj probable gajnos.

Laŭ la propono Huet-Schumann, "Greziljono bezonas kaj plentempan uzadon per pli larĝa publiko kaj monrimedojn de la komunumaro de Baugé". Tio eblus, se "Greziljono transformiĝus al SCIC (societo kooperativa de intereso kolektiva), kaj tiel envolvus la urban administracion por garantii al neesperantista publiko hotelan kaj restoracian centron responde al la turismaj bezonoj de la regiono". Estas rimarkinde, ke Greziljono ne situas sur la teritorio de Baugé, sed de aliaj najbaraj municipoj, el kiuj la plej grava estas serĉanta areon por konstrui golfludejon... En Francio, cetere, la publikaj administracioj relative facile povas akiri ne (sufiĉe) uzatan terenon aŭ nemoveblaĵon: ekzistas leĝa mekanismo kiu, en aliaj eŭropaj landoj, praktike egalus al konfisko.

Honore al la kroniko, indas mencii ke daŭre pendas la propono de Feminisma Esperanta Movado por aĉeti la tutan Greziljonon (aŭ almenaŭ la nemoveblaĵojn). Tiu propono neniam ricevis respondon, esence ĉar la kooperativo de Greziljono daŭre estas kaj sen valida Komitato kaj sen jura statuso.

[HeKo 436 1-A, 5 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0187 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0473 s s 
  Total: 0.0660 s s