Esperanta Civito

Dornoj kaj petaloj en la EEU-raportoj

Dornoj kaj petaloj atendas la partoprenontojn en la asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio, kunvokita al Kaiserlautern (Germanio) je la 21a de majo 2010.

La plej parfuma petalo en la EEU-bukedo de 2009 ŝajnas "la granda sukceso ke inter tridek eŭropnivelaj asocioj inter kiuj estas ege grandaj kaj influaj [...] troviĝas ankaŭ EEU, akceptita de Eŭropa Komisiono".

Kaj petaloj estas ankaŭ ĉiuj rutinaj servoj funkciintaj dum 2009, sed ne tute: "pri la retpaĝaro zorgis Peter Balaz kvankam iom malpli, ĉar la paĝaro devas esti urĝe komplete renovigita. Ni planis tion fari en 2009, sed pro monmanko do ne eblis".

Fakte inter la dornoj plej pikas la financa stato kaj la rilatoj kun Universala Esperanto-Asocio. Pri la unua abunde raportas la estraro, kiu tute ne kaŝas ke "la jaro [2009] estis komenco de kriza periodo. Niaj esperoj ke Eŭropa Unio plu financos nin ĉu el la rimedoj dediĉitaj al la funkciado de tuteŭropaj asocioj (por kio ni ricevis subvencion en 2008) ĉu por iu el la de ni planataj gravaj konferencoj (kiel ni ricevis en 2007) bedaŭrinde ne realiĝis, malgraŭ maksimumaj klopodoj: ĉiuj niaj projektoj estis malakceptitaj".  Spite al tiu agnoskita fiasko, la jarkalkulo montras pozitivan saldon de pli ol 8.000 eŭroj, danke el subvencioj kaj donacoj el Esperantio. Sed la sekretario de EEU, Zlatko Tiŝljar, estas malkontenta kaj zorgema: "Ni estas seniluziigitaj pri [la] preteco de eŭropaj esperantistoj helpi finance la agadon de EEU. Ni aperigis alvokon por helpi nian laboron kaj unu profesiulon, sed al tio reagis neniu".

La malkomforto de la EEU-sekretario estas komprenebla, se oni konsideras ke nepras garantii la unusolan laborpostenon ĉe EEU, "ĉar la kondiĉo por ricevi konstantan financadon estas ke la asocio jam havas almenaŭ unu profesiulon". Kaj des pli komprenebla, ĉar la postenon okupas lia filino mem, "kiu pretis fari sian laboron kontraŭ minimume permesitaj pagoj per kiuj eblas formale esti registrita kiel salajrata persono en Germanio".

Se la financan krizon aŭ preskaŭkrizon de EEU la raporto abunde pritraktas, la politikan krizon inter EEU kaj UEA ĝi kvazaŭ balaas sub tapiŝon. Nenia spuro pri tiu krizo (kie UEA-komitatanoj István Ertl kaj Johan Derks plej negative brilis per siaj rigideco kaj/aŭ sarkasmo) en la tuta koncerna alineo: "EEU-estraro partoprenis en la konsultadoj pri la strategio de EU por la jardeko 2010-2020 al kiu invitis [la] prezidanto de Eŭropa Komisiono Barroso. La estraro akceptis deklaron kaj proponojn kiujn eblas legi en la Eŭropa Bulteno kaj kiuj estis inter la 1.500 proponoj de diversaj institucioj kaj individuoj transdonitaj al Barroso".

Tamen la problemo ne estas solvebla simple per ignorado, des pli ke nova propono de Zlatko Tiŝljar riskas fajrigi plian meĉon. Temas pri tio "ke EEU neniel solvis la problemon de membreco de regionoj, kaj se tion ne povas fari UEA, kial ne povus fari EEU? Se ni sukcesus reformi nian tutan strukturon laŭ la subsiduareco konsiderante la regionojn kiel la plej desubismajn ŝtatorganizojn, ni povus esti ekzemplo por EU ĝenerale."  Ĉu iu konscias pri kia konflikto per tiu propono povas estiĝi en la paneanta UEA-sistemo?

[HeKo 436 2-A, 6 maj 10]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0617 s s 
  Total: 0.0776 s s