Esperanta Civito

Unua de Majo 2010 en Lomeo

La membroj de ASELT (Asocio Sennacieca de Esperantistoj Laboristoj en Togolando) festis la Unuan de Majo 2010 en Lomeo.

Unue la ASELT-anoj renkontiĝis ene de Institut Zamenhof, kie s-ro Almeida Parfait, ĝenerala sekretario, prelegis pri la signifo de la laborista festotago. Li klare historiis pri tiu granda evento en la vivo de la laboristaro ekde la 19a jarcento ĝis nun. La partoprenintoj intervenis diversmaniere, ĉu por fari demandojn ĉu por aldoni informojn kaj klarigojn ĉu por gratuli la prelegiston.

Samloke la vicsekretario, c-ano Didier Apélété Agbolo, parolis pri la celoj kaj funkciado de ASELT, vekante grandan intereson ĉe la partoprenantoj. Poste oni enkondukis etan esperanto-kurson. Fine dum pli ol tuta horo la partoprenantoj interŝanĝis ideojn kaj ĝuis kunmanĝon.

Karavane la ASELT-anoj, en verdaj T-ĉemizoj, atingis la strandon de Lomeo, vidalvide al la fama Hotelo "La Paix", kie troviĝis multaj homoj. Senhezite ili iris al la homoj klarigante pri la lingvo kaj invitante ekrilati kun la asocio. Multaj el la alirintoj surpriziĝis pri la lingvo kaj promesis alproksimiĝi al ĝi por pliaj konoj.

La festo tiel daŭris ĝis 18h00. Entute 35 alparolitoj subskribis la dokumenton prii onta aliĝo ĉu al ASELT ĉu nur al UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto).

(D. A. Agbolo)

[HeKo 436 3-A, 7 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0583 s s