Esperanta Civito

Literatura Foiro 244, vere beletra

La aprila numero de "Literatura Foiro" en 2010 (244a, en la 41a jarkolekto) estas vera vitrino de la beletro en nia lingvo.

Originala literaturo: uverture la poemo "Miraĝo" de Lenke Szász, premiere la specimeno "Onklo Elmaru" el la nova romano "Flugi kun kakatuoj" de Trevor Steele, poeziaj debutoj de du rumanaj lernantinoj, Daniela Ungurean kaj Petronela Hojbota.

Recenzoj de novaj libroj: Nicolino Rossi pri “Malgajaj sonetoj” de Malfrua Somero, Donald Broadribb pri “Lecionoj por knabo” de Mikaelo Bronŝtejn, Zlatoje Martinov pri “Marvirinstrato” de Tim Westover, Miroslav Malovec pri “Malta nuntempa poezio” en traduko de Carmel Mallia, Petja Ivanova pri “Iluzio” de Ljubov Voundroŝkova en esperanta traduko de Jaroslav Krolupper.

Franz-Georg Rössler prezentas la esperantistecon de Johano Strasser, prezidanto de la Germana PEN-Centro, kaj Márton Féjes – esperantajn elementojn en la romano “Ploreganta simio” de la hungara verkisto Tibor Bálint (1932-2002). Julian Modest omaĝas al la poeto kaj tradukisto Nikola Stranĝanski, forpasinta pasintjare.

Monda literaturo: Ljubomir Trifonĉovski pri la teatraĵo “Duobla mensogo”, kie oni trovis spuron el la verkista genieco de Shakespeare. Constantin Abaluta pri la virino en la klasika hajko (elfrancigis Koffi Gbeglo kaj Marie-France Conde Rey).

Giorgio Silfer enkondukas pri “Lingvopolitikoj en Esperantio” antaŭ la simpozio okazonta en Ĉaŭdefono venontaŭguste. En “Sepa arto” Jordan Slavejkov pri la filmo “Rompitaj brakumoj” kaj ĝenerale pri la reĝisoro Pedro Almodóvar. Kaj daŭrigo de la nova rubriko “Kultura agendo”, lanĉita de la ĉefredaktoro en la pasinta numero: ĉi-foje pri artekspozicio en Vieno kun la partopreno de ducent artist(in)oj el la areo de la iama komunisma bloko – de la baltaj landoj ĝis la kaŭkaza regiono. Kaj paske kun Leen Deij: “La ĉielo super la ĉielo”.

La bunta kovrilo de la numero daŭrigas la ĉi-jaran temon pri la legantinoj, per klasikaj bildoj de mondfamaj pentristoj. Ĉi-foje “gastas” Claude Monet (1840-1926).

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperanta Civito. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Perantoj en 37 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 Ĉaŭdefono, Svislando; rete ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 436 7-B, 9 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2175 s s 
  Total: 0.2319 s s