Esperanta Civito

PIV2 pirate enretigita

Plena Ilustrita Vortaro (la Varingjena, 1970) estis pirate represita en Irano antaŭ trideko da jaroj. Plena Ilustrita Vortaro 2 (la Duka, 2002) estas pirate enretigita kaj plu deŝutebla el la reto, se vi havas multe da libera tempo kaj senpaga papero -- kio plej ofte estas la kazo de dungitoj en publikaj administracioj.

"PIV estas kopirajtita verko eldonita de SAT. Ni jam skribis al la retprovizanto por peti forigon de ĉi tiu teksto, kaj prenos pliajn paŝojn por tion atingi se necese. Nun mi afable petas vin forigi tiun ĉi instigon al kopiado de protektita verko" afiŝis en la koncerna retpaĝo Vinko Markovo, ĝenerala sekretario de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Beĉjo, iranano rezidanta en Kanado, tuj rikanis (en proksimuma lingvo -- sed la nuna SAT-prezidanto mem ne malpli lamas gramatike): "Kompatinda mizera SAT. Ili havas neniun alian morimedon krom vendi je kosto pli tio kiun vortaro meritas. Mi abomenas SAT kaj preĝas ĝian malaperon." Se iu dezirus pirate deŝuti, eblus do sin turni al s-ro Behrouz Soroushian, zoroastrano, studanto pri fiziko en Toronto.

[HeKo 437 6-A, 14 maj 10]

Luis Guillermo Restrepo Rivas komentarias:
Por ke pli da esperanto-parolantoj ne "lamu gramatike" utilos ke la Plena Vortaro estu pli facile, aŭ senpage, alirebla.

HeKo respondas:
Laŭ tio kion skribas Beĉjo kaj la SAT-prezidanto, sufiĉas la Fundamento de Esperanto -- krom se ili ambaŭ suferas pro patologio nomata disleksio: vorto eventuale serĉenda en vortaro.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0117 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0411 s s 
  Total: 0.0529 s s