Esperanta Civito

UEA ne plu havus Afrikan Oficejon

Antaŭ du tagoj s-ro Benoît Zinkpe el Benino vizitis Instituton Zamenhof en Lomeo. Li tranoktis en la proprieto de TIETo kaj foriris la postan matenon. Kelkajn horojn post lia foriro alvenis lia samlandano François Hounsounou. Tiu ĉi pasigis longajn horojn en Togolando antaŭ ol foriri en la tagmezo.

La du beninanoj parolis kun c-ano Koffi Gbeglo pri la esperanto-movado en Afriko ĝenerale kaj pri tiu en Benino. Ne mankis traktado de aferoj privataj, kaj ankaŭ la organizado de lingvoekzamenoj en Benino. La beninanoj ne povis dementi la informon pri la nefunkciado de Afrika Oficejo de UEA en Benino. Laŭ ili ĝi eĉ ne ekzistas, cĥar la chambro de iama AO en Lokossa estas nun dormejo de lernantoj. Unu el tiuj ĉi estas André Gokan, kiun Osmo Buller konsideras volontulo en AO.

La renkontiĝo de c-ano Gbeglo kaj s-ro Hounsounou (kiu en aprilo petis la esperantan civitanecon: lia kazo estas ekzamenata, post lia publika memkritiko kun akuzoj kontraŭ Roterdamo kaj "Libera Folio") estas tre grava okazaĵo, ĉar ambaŭ estas membroj de la arbitracia komisiono de UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko), kaj tiel profitis la okazon por interkonsiliĝi. Interalie pri la fakto, ke cirkulis la informo pri baldaŭa estraraniĝo de s-ro Jean Codjo, beninano loĝanta en Ameriko, prezidanto de la Afrika Komisiono de UEA. Li tamen mankas en la kandidatlisto, eble pro la fakto, ke UEA-gvidantoj finfine komprenas lian mensogon pri Afrika Oficejo en Benino.

(fonto: KomACE 42)

[HeKo 438 9-B, 23 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0770 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.1215 s s