Esperanta Civito

UNPO-Asembleo, dua tago

La politika panoramo, la ĝenerala debato kaj la nova organigramo de la Organizo de Nereprezentataj Popoloj okupis la duan tagon de la 10a Ĝenerala Asembleo de UNPO en Romo.

La abĥaza delegacio informis ke nun Abĥazio estas respubliko, sed la agnosko ne estas ĉio: la nova subjekto suferas pro la embargo de Georgio, kio estas nur plia fazo en kvindekjara suferado kun la kartvela registaro.

La afrikansa kaj la cirkasa delegacio havis komunan trajton en la emfazo pri la defendo de la rajtoj de lingva komunumo, dum la ĉitagonga altiris la atenton al la rajtoj de sia religia (budhisma) minoritato, ene de la bangladeŝa (islama) majoritato.

Komuna plendado pri la rilatoj kun la pekina registaro karakterizis la intervenojn de tibetanoj, internaj mongoloj kaj orientaj turkestananoj: al kiuj certe aldoniĝus ujguroj, se ili ĉeestus.

Se temas jam pri la suferoj pro grandaj subpremantoj, diversaj popoloj plendas pro jen Irako, jen Irano, jen Pakistano.

Iom alia la situacio de la sikuloj, kies partio enestas la registaron de Rumanio.

La profunda diverseco inter la kazoj speguliĝas en la unuopaj rezolucioj kaj en la ĝenerala rezolucio. Pri ĉi-lasta la Esperanta Civito, kvankam nur observanto, ricevis la parolon. La Konsulo atentigis pri la neceso precizigi la signifon de la vorto "federismo", kiu estas vorto iom tro inflaciita: finfine ankaŭ eksa Jugoslavio kaj eĉ Sovetunio pretendis esti federismaj. La Asembleo aprezis la rimarkon de c-ano Giorgio Silfer, kaj efektive modifis la tekston de la rezolucio, elsarkante tiun vorton.

La ogona prezidanto kaj la tajvana vicprezidantino de UNPO transdonis la torĉon al novaj gvidantoj: Ngawan la tibeta kaj Lana la abĥaza anstataŭas ilin en la nova mandato. La ceteraj estraranoj estas afrikansa, komera, mapuĉa, orient-belucistana, sikula, sinha, sud-kamerunia, tajvana, ujgura.

La sesio finiĝis per paca demonstracio en la najbara placo Navona, kun la diversaj flagoj de UNPO, inkluzive tiun de la esperanta popolo, kies verdeco komplementis al la koloroj de la aliaj flagoj (nur la cirkasa ankaŭ enhavas verdon).

[HeKo 439 3-C, 28 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0443 s s 
  Total: 0.0583 s s