Esperanta Civito

La arto rakonti utopiojn

Estetiko instruas al ni ke por verki bonan artaĵon (en iu ajn el la sep artoj, de poezio al kino) gravas regi ne la enhavon sed la formon. La temo plej banala estas rakontebla en maniero eminenta, la temo plej edifa estas rakontebla en maniero plej stulta.

Aparte interesa estas la temo "utopioj". Se ĝi inkluzivas ankaŭ esperanton, prezentitan kiel ekzemplon de utopio, eblas jam kompari du artajn produktojn. La unua estas libro de Irene Bignardi, tiama direktorino de la internacia kinfestivalo en Lokarno. La dua estas dokumenta filmo de Sam Greene, usona reĝisoro, kiu prezentis ĝin en la kinfestivalo "Sundance".

En sia libro "Le piccole utopie" (La etaj utopioj, 2003) Irene Bignardi prezentis plurajn kazojn, plejparte en suda Eŭropo, sed ankaŭ en Usono. Mi recenzis la verkon en "Heroldo de Esperanto" kaj ne ripetos min nun. Resume, s-ino Bignardi kapablas rakonti utopiojn. Ne ĉio pri esperanto (fakte: Esperantio) estas tute kongrua kun la historia vero, sed ĉar ŝi kapablas rakonti utopiojn, ŝi kapablis rakonti ankaŭ Esperantion.

En sia filmo "Utopia in four movements" (Utopio en kvar movadoj [aŭ movimentoj], 2010) Sam Greene analizas kvar kazojn. Mi ne recenzas la filmon, ĉar ĝi ne estas recenzinda. Resume: s-ro Greene ne kapablas rakonti utopiojn. Ne ĉio kion li diras pri esperanto (fakte: Esperantio) estas kontestinda, sed ĉar li ne kapablas rakonti utopiojn, li ankaŭ ne kapablis rakonti Esperantion. Ŝajnas ke Esperantic Studies Foundation financis la filmon: forĵetita mono (ja ne la unuan fojon ESF forĵetas monon: vidu interalie la kazon de la manlibro pri la Komuna Eŭropa Framo de Referenco).

Kiu legis mian recenzon pri la libro de Irene Bignardi, tiu scias kio necesas por plenumi estetikajn kondiĉojn rilate al utopioj. Sufiĉas kompari kun Sam Greene, por kompreni kial li rakontas nenion bele (kaj konsekvence ankaŭ nenion trafe): neniun utopion, inkluzive de la esperanta. La maturan leganton/spektanton de artaĵo ne tiom ĝenas, ke la enhavo ofendas la veron; sed ke la formo ofendas la belon. Sam Greene ofendis ambaŭ. Bedaŭrinde tio okazas ankaŭ en Esperantio: vidu la liturgiaĵojn de unu kaj la postdomaĵojn (aŭ postdomaĝojn) de alia...

(Giorgio Silfer)

[HeKo 439 6-A, 30 maj 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0581 s s