Esperanta Civito

Nova muzeo konstruota en Toronto

Je la fino de majo 2010, la ĉefo de la Ismailaj islamanoj, Aga Ĥan, venis al Toronto (Kanado) por fari la fundamentan ŝpatfosaĵon de la tero kiu iĝos, en 2013, ismaila muzeo kaj kulturcentro.

Situonta en nuntempe rutininspira parto norda de la urbego, la parko sep-hektara projektita de libana pejzaĝ-arkitekto Vladimir Djurovic enhavos la du konstruaĵojn, kiuj estos ligataj de fontoj, arboj, basenoj, kaj ĝardenoj. La muzeo mem, projektita de la eminenta arkitekto Fumihiko Maki por inspiri kontempladon pere de simpla ĉirkaŭaĵo, baziĝas ĉirkaŭ centra kortego kaj estos iluminata de la suno kaj la luno. La kulturcentro, elpensita de Charles Correa, estos serio da konstruaĵoj kiuj enhavos bibliotekon, soci- kaj preĝosalonojn, klasĉambrojn kaj enir-promensalonon.

Laŭ Christopher Hume de la ĵurnalo The Toronto Star, “la celo, esprimita de la Aga Ĥan, estas ilustri 'la pluralecon de islameco', pri kiu nord-amerikanoj povas ĉiam esti rememorigataj, kaj kiel li ankaŭ diris, li esperas ke la muzeo povos alparolumi al la 'konfliktoj de malscioj' tiom karakterizaj ankoraŭ ĉi-epoke.”

(Raymond Brisebois)

[HeKo 440 8-B, 7 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0056 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0528 s s