Esperanta Civito

Dudek jaroj de Abritus kaj EKRA

La festoj de la esperanta kulturo “Abritus” kaj la internacia literatura konkurso EKRA, organizitaj de la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado (Bulgario) havas jam dudekjaran tradicion. Ĉi tio estis la akcento de la aranĝo, 4-6 junio 2010, kun tridek partoprenantoj el la lando kaj Usono kaj tiome el Razgrado mem.

En la loka klubo de verkistoj premieris la dulingva (esperanta-bulgara) hajko-libro “Kardo sur kasko” de Ivaniĉka Maĝarova, kaj en la kafejo “Esperanto” filmo pri la inaŭguro de la esperanta domo en 1990 kaj la ĝis nun okazintaj esperantaj festoj en Razgrado. En la urba biblioteko recitalo laŭ verkoj de partoprenintoj en EKRA memorigis la plej bonajn verkojn partoprenintajn dum la dudek jaroj, kaj fotoekspozicio revenigis al la ĝis nun okazintaj kulturaj festoj. Anoncitaj estis la rezultoj de la ĉi-jara internacia literatura konkurso EKRA.

La partoprenantoj ekskursis al la traca nekropola komplekso en Sveŝtari (sub la auspicio de Unesko). La regiona gazetaro en Razgrado tre vaste reeĥis al la esperantista festo.

Bondezirojn okaze de la 20-jara jubileo de la Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” en Razgrado sendis la Konsulo de la Esperanta Civito d-ro Giorgio Silfer, la prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio inĝ. Petar Todorov kaj aliaj samlingvanoj.

Legu pli en “Literatura Foiro”


[HeKo 441 1-B, 8 jun 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0851 s s 
  Total: 0.1004 s s