Esperanta Civito

Fondita ENA, Esperanta Naturamikaro

Dek sep personoj el naŭ landoj (Hispanio, Francio, Belgio, Germanio, Svedio, Hungario, Svislando, Italio, Togolando) fondis hodiaŭ en Malago la Esperantan Naturamikaron, kiel jam anoncite. Temas pri la tria esperanto-societo registrita en la bela mediteranea urbo, apud AEU por la tuta Andaluzio kaj "Marbordo de la Suno" por la koncerna provinco.

La Asembleo, kiu disvolviĝis sub la tagprezido de sen. Giorgio Silfer (protokolis sen. Herrero kaj sen. Martinelli), aprobis la statuton kaj elektis provizoran komitaton: Julio Herrero, prezidanto; Ángel Arquillos, vicprezidanto; Mariangela Varese, sekretario.

La Asembleo decidis ankaŭ proponi al la sekva kunveno, voĉdononta pri la jarkotizo, ke ĉi tiu estu libera, sed la ENA-anoj devontigu sin aboni la kolekton "La Migranto", kie aperos ĉiujare almenaŭ unu kajero (100 ĝis 150 paĝoj) dediĉita al areo turisme interesa specife por la esperanta popolo, kun artikoloj kaj detaloj plej utilaj por la individua turismo.

La venonta kunveno diskutos ankaŭ pri la propono aligi la societon al SAT, al UEA kaj al la Pakto por la Esperanta Civito. Por ke tio okazu, laŭ statuta klaŭzo necesas ke almenaŭ du trionoj de la ENA-anaro estu individua membro de SAT, respektive de UEA, respektive havu la esperantan civitanecon. Kaj kompreneble necesos ankaŭ la konsento de la koncernataj du asocioj kaj unu transnacia subjekto.

Pri la administraj detaloj, necesaj por oficialigi ENAn ĉe la urbodomo kaj simile, zorgos la provizora prezidanto dum la venontaj tagoj. Efektive sen. Herrero montris rimarkindan kompetenton en ĉi tiu kampo, aldone al persona disponeblo kaj civitana bonvolemo.

[HeKo 441 6-B, 15 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0454 s s 
  Total: 0.0615 s s