Esperanta Civito

Ronda tablo pri la kongresa sezono 2010

La nuna Konsulo de la Esperanta Civito partoprenis en ronda tablo de la gazeto "La Ondo de Esperanto", ĵus enretigita ĉe http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-20.htm 

Jen la demandoj de LOdE kaj la respondoj de sen. Giorgio Silfer. Estas rimarkinde ke nur unu alia intervjuito menciis la aktivecon de kulturcentroj ene de la kongresa sezono.

* * *

1. Kion vi atendas de [la] ĉi-jara kongresa sezono?
Ĝi devus doni respondojn pri la efektiva kapablo mobilizi sian merkat(niĉ)on en almenaŭ tri kazoj. Unue, kiom UEA-TEJO-ILEI kapablas venigi al la tri kubaj kongresoj. Due, kiom la francaj kulturcentroj (Greziljono kaj La Kvinpetalo) kapablas ankoraŭ elteni. Trie, ĉu la SAT-kongresoj nerenverseble sinkas.

2. Kiu(j)n kongres-sezona(j)n aranĝo(j)n vi planas partopreni? Kial?
Mi planis iri al Kaiserlautern pro "Heroldo de Esperanto", sed ne havis tempon.
[En Kaiserlautern okazis la komuna franca-germana esperanto-kongreso, la jarkunveno de EEU (kiu ne atingis la kvorumon), kunvenoj de EDE kaj Unu Mondo. Krome sen. Silfer partoprenos ĉiun someran aranĝon de Kultura Centro Esperantista en Svislando.]

3. Kion vi opinias pri la nuna stato kaj estonteco de la Universala Kongreso, kiu restas la plej granda esperantista kunveno?
La sorto de UKoj estas pli kaj pli intime kaj ekskluzive ligita al la sorto de UEA. Tio ne estas bona por UKoj, evidente. Sed ankaŭ ne por UEA, ĉar UKoj efikas al la UEA-membraro pli malfidelige ol fidelige.

[HeKo 442 4-A, 24 jun 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0407 s s 
  Total: 0.0562 s s