Esperanta Civito

Civitano Birindwa instruis en Ruando

De la 10a de marto ĝis la 1a de aprilo 2010 c-ano Mushosi Birindwa instruis esperanton al deko da membroj de ADES (Association pour la Défense des Ecritures Saintes = asocio por la Protektado de la Sankaj Skriboj). Ĝia sidejo troviĝas en Kigalo, la ruanda ĉefurbo, en la distrikto de Kicukiro.

Tiu asocio estas tre nova kaj havas noblajn celojn: protekti la Biblion kontraŭ aldonaĵoj aŭ subtrahaĵoj. Ĝi celas unuigi la Biblion kaj gardi ties skribojn originalaj kaj aŭtentaj. Ni menciu ke c-ano Birindwa kandidatis per la Blanka Listo por la Senato de la Esperanta Civito, en 2006.

Kiel esperanto en tiu asocio? Ĉiuj membroj konscias ke necesas koni multajn lingvojn por scii la origanalajn tekstojn de la Biblio.Estus malfacile kaj eĉ neeble elmontri tradukerarojn en la Biblio sen sufiĉa kono pri lingvoj. Ili planas lerni ankaŭ la grekan kaj hebrean. Ili trovis ke la kono de esperanto estas ankaŭ grava por ili. 

C-ano Birindwa, profesie lingvoinstruisto, instruis laŭ la metodo de Hubert Ferez, la de li preferita metodo, ĝis la 15 lecionoj.La 7 restintaj lecionoj estos instruitaj baldaŭ. ADES petis ke mi plivizitu ilin. Mia vizito al Ruando enfokusiĝis al tiu asocio.

Jam s-ro Déo Sahinkuye, el ADES, estas malnova esperantisto, li eĉ partoprenis en la seminario fare de Terezja Kapista en 2005 en Buĵumburo. Iuj inter la ADES-anoj eklernis esperanton de Déo. S-ro Sahinkuye mem iniciatis la enkondukon de esperanto en tiun asocion kaj petis ke c-ano Birindwa vizitu ilin en Ruando. Tio okazis ĝustatempe, ĉar ankoraŭ frue li ricevis la subvencieton (etan sed grandan ĉar el bona koro) de Afrika Oficejo. Ĝi helpis c-anon Birindwa dumvojaĝe al Ruando, kvankam la tieaj amikoj gastigis lin kaj faris ĉion eblan por li.

[HeKo 442 5-A, 25 jun 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0597 s s 
  Total: 0.0757 s s