Esperanta Civito

Ekologiistoj denove stopitaj en UEA

Jam de du jardekoj kelkaj ekologiemaj UEA-anoj klopodas ŝanĝi la statuton de sia Asocio al direkto pli kongrua kun la mediprotektaj valoroj. La plej rimarkindaj estas la streboj de Wolfgang Gunther (Nula Horo) kaj Manfred Westermayer (Asocio de Verduloj Esperantistaj). La unua eĉ ne trafas la atenton de la UEA-Komitato (eble ankaŭ ĉar li skribas per kontraŭfundamenta alfabeto), la dua sukcesis atingi voĉdonon, kun negativa rezulto, dum UK 1999 en Berlino.

Lastatempe s-ro Westermayer (eterna, memelektita gvidanto de AVE, sed tio estas alia temo) relanĉis la proponon modifi la statuton de UEA, aldonante la asocian celon "eduki inter siaj membroj la konsciencon [siajn membrojn al la konscio], ke iliaj agadoj devas akordi [kongrui] kun la Principo de Daŭripova [Daŭrebla] Evoluo sur nia planedo".

Mark Fettes debutis kiel ĵus bakita B-komitatano stopante la proponon, pri kiu kelkaj (Vergara plej entuziasme, Corsetti iom ambigue, Dasgupta jese-tamene-nue-ĉue) jam ekmontris favoron. La argumentoj de Fettes estas formalaj: "La Komitato sola ne rajtas ŝanĝi la Statuton; por tio necesas voĉdono de la individua membraro. La procedo estas preskribita en paragrafo 59 de la Statuto. Temas pri malfacila, temporaba afero, kiun oni ne entreprenu sen tre konkreta bezono kaj klara celo"; sed ankaŭ politikaj: "Ne ekzistas vere profunda konsento pri la koncepto de daŭripova evoluo" kaj strategiaj: "Ne estas klare, kion oni atingus per la proponita statutŝanĝo. Se AVE volus argumenti por iuj konkretaj agadoj aŭ agadprincipoj flanke de UEA, ĝi prefere prezentu ilin kaj oni povus diskuti, ĉu ili estas kongruaj kun la ĝenerala strategio kaj agado de la Asocio. Nura vortumo sen konkretaj sekvoj ŝajnas al mi baze NEdaŭripova aliro al la demando."

Post ĉi tiu vergofrapo de Fettes al la verdulaj fingroj (kun la publika apogo de la ĝenerala direktoro, Osmo Buller) la diskuto glitis for al la ideoj en la ĝenerala laborplano. Ekologiemaj UEA-anoj plu spertas nur la daŭreblon de siaj proponoj, kaj ne la akcepteblon. Plian fojon oni sin demandas: ĉu eblas modifi elinterne?

[HeKo 442 8-A, 28 jun 10]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0123 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0559 s s