Esperanta Civito

Invito al la konferenco 2010 pri evoluigo

La Ministerio pri eksteraj rilatoj de la Svisa Konfederacio jam de kelkaj jaroj konstante invitas la Civitan bankon al la perioda Konferenco pri kooperado al evoluigo, sub la egido de la Svisa Sekretariato pri Ekonomiko. La invito fontis el la konstato pri la aktiveco de KCE favore al Afriko, pere de klerigaj iniciatoj kadre de la Pakto por la Esperanta Civito.

El tiuj konferencoj venas pluraj interesaj ideoj kaj gravaj informoj, kiuj interalie helpis por disvolvi la mikrokreditan funkcion de Pro Esperanto. Ĉi-jare unuafoje Fondumo Pro Esperanto partoprenos la konferencon, en Bazelo 20 aŭgusto 2010. Fondumo kaj ne Fonduso, ĉar la 18an de aŭgusto la Senato devus aprobi la fondumigon de la Civita banko, por kio ĉiuj formalaĵoj estas jam pretaj: mankas nur la definitiva baloto de la Senato por aktivigi la fondumon.

Ĉi-jare, la Konferenco pri kooperado al evoluigo traktos esencajn demandojn pri la organizo de la monda nutrosistemo: kiel garantii la nutran sekurecon? Kiel helpi al la evolulandoj por profiti el la globaligo de la nutrosistemo? Kiel Svislando povas kontribui al la evoluigo, per helpoj publika kaj privata?

Tial ke la projekto "AmaHoro" enhavas ankaŭ terkulturan parton, la Konferenco estos aparte interesa por la Esperanta Civito.

[HeKo 443 2-C, 1 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0794 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0479 s s 
  Total: 0.1274 s s