Esperanta Civito

Afriko mankos en la Havana UK

Nur unu afrikano (el Benino) rezultas en la listo de 954 aliĝintoj al la Universala Kongreso en Havano, inkluzivanta ankaŭ la devige aligitajn honorajn membrojn de Universala Esperanto-Asocio.

La foresto de afrikanoj ne dependas nur de la manko de financaj rimedoj. Plej grave influas la konflikto inter Roterdamo kaj Lomeo, kiu fine de julio atingos novan etapon. Se UEA ne atentos adekvate pri la postuloj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, probable tiu landa asocio konsideros la eblecon eksiĝi el UEA.

Jen kiel togolandanoj mem laste komentarias la evoluon de la konflikto:

"Certe oni ne scias, ke en Afriko la esperanto-movado fartas multe pli bone ol en aliaj landoj multaj tra la mondo. Ni ne parolu pri Togolando, kie esperantistoj mirigas ĉiujn per sia agado. Ege fruktodonan laboron faregadis Hans Bakker kaj nun plu farigas Afrika Centro Esperantista. Unu el la homoj, al kiu la movado togolanda ŝuldas tiun dankon, estas s-ro Koffi Gbeglo. Eĉ nun kiam UEA-gvidantoj ĉion faras por mortigi lin Esperante, li multe pli agadas ol antaŭe."

"Oni povas memorigi kiel UEA-gvidantoj traktas lin de 2006 ĝis nun:
- eksigo el la afrika komisiono
- eksigo el la afrika oficejo
- eksigo el la ekzamena komisiono 
- barado de la vojo al liaj mesaĝoj en retlistoj de UEA (Landa agado, retlistoj de agado de UEA en Afriko,ktp)
- konfisko de mono lia en CO
- blokado de liaj kontoj ĉe UEA
- eksigo de ĉefdelegiteco
- kampanjo kontraŭ li ĉe esperantistoj
- ribeligo de afrikaj esperantistoj kontraŭ li
- filtrado de liaj mesaĝoj ĉe la listo UEA-membroj 
- kaj laste barado de la vojo al liaj mesaĝoj en la komitata listo, tiel igante lin ne plu plenrajta komitatano de UTE ĉe UEA, sed nur observanto."

"Memorindas, ke en 2006, Osmo Buller, kiu manipulis homojn en Togolando kaj siamaniere ribeligis ilin kontraŭ Gbeglo, ĝoje skribis en la retlisto de la komitato: "...Eĉ en propra lando Koffi estas kontestata...". Li tute pravis, ĉar en 2006-2007 liaj manipulatoj klopodis malfaciligi la vivon al Gbeglo en la togolanda movado. Sed nun, kion oni rimarkas? Ĉiuj nun finfine chion komprenas, ke chiuj nun luktas kun Koffi por la sendependigo de Afrika Agado. Tiun lukton UEA-gvidantoj malfacile toleras, kaj ili kredigas, ke tio estas parto de konfliktoj inter afrikaj Esperantistoj."

"Multaloke oni kredigas, ke ĉie en Afriko esperantistoj kverelas. Kion ni nun rimarkas, tio estas, ke eĉ en propra lando la nuna UEA-prezidanto  Probal Dasgupta estas tre kontestata. Tio montras, ke ne nur en Afriko estas konfliktoj inter esperantistoj, sed ankau ekster la kontinento."

[HeKo 443 3-A, 2 jul 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0121 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0530 s s