Esperanta Civito

Politika partio petas la aliĝon al UEA

"Eŭropo-Demokratio-Esperanto", registrita en Francio kiel politika partio (almenaŭ en sudorienta regiono, sub la gvido de Kristian Garino), petis la aliĝon kiel faka asocio al Universala Esperanto-Asocio. La aliĝpeto estos traktata dum UK en Florenco, fare de la UEA-Komitato.

E-D-E estis lanĉita de s-ro Garino kiel unutema politika movado, okaze de la elektoj por la EU-Parlamento 2004: ĝi sukcesis efektive rikolti pli ol 25.000 voĉojn en Francio, sed malsukcesis prezenti kandidatlistojn alilande. Per la aliĝo al UEA ĝi esperas eventuale trafi la celon de kandidatlistoj ĉie en Eŭropo 2009.

Estos interese vidi kiel reagos la francaj eminentuloj de UEA, kies landa asocio draste anatemis kontraŭ E-D-E fine de septembro 2002, aprobante je majoritato draŝan rezolucion proponitan de la tiama prezidanto, s-ro Longuépée. Ne rezultas ke tiu rezolucio estis poste nuligita.

Same negative pri E-D-E sin esprimis, kvankam sen oficiala rezolucio, la SAT-kongreso en julio 2003. Lastatempe la historia gvidanto de E-D-E, s-ro Garino, aktiviĝis por kandidati al la prezidenteco de la franca respubliko. Samtempe li aliĝis al kampanjo kiu celas demonstri, ke la atako kontraŭ la ĝemelaj turoj en Nov-Jorko, 11 septembro 2001, estis organizita ne de Al-Qaida, sed de la usonaj sekretaj servoj mem. La prezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, kiu kandidatiĝis lastatempe en nereformita postkomunisma itala partieto, ĵus esprimis sian personan simpation al E-D-E.

[HeKo 306 8-A, 19 jul 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0640 s s 
  Total: 0.0805 s s