Esperanta Civito

Manifesto de Raŭmo 30-jara

La Manifesto de Raŭmo estis laŭtlegita de Jouko Lindstedt ĉe la unua (kaj lasta) Internacia Junulara Kongreso en Finnlando, la 31an de aŭgusto 1980. La laŭtlegon sekvis longa aplaŭdo, kaj tuj poste ekis la subskribado. Ni demandas al Giorgio Silfer, la dua kunaŭtoro de la Manifesto, ĉu li supozis ke ĝi restos daŭre aktuala, tridek jarojn poste?
Se temas pri la futuro, la dokumento redaktita en Raŭmo principe koncernis nur la jarojn 1980ajn. Certagrade ĝi anticipis la Okdeknaŭan. Sed ĝi fariĝis referenca dokumento por ĉiu sociologia analizo de Esperantio tra la tuta dua jarcento de nia lingvo. Neniu studo pri la socia rolo de la esperantlingva komunumo povas ignori la Manifeston de Raŭmo, se ĝi volas esti serioza kaj atentinda. Tio garantias la aktualecon de Raŭmo, eĉ se la Manifesto ne sufiĉas por klarigi ĉion, evidente.

Historie, kiuj estas la ĉefaj meritoj de la Manifesto?
Unue, ĝi kapablis altiri la atenton al kelkaj ideoj, kiuj per si mem estis jam legeblaj pli frue, ekzemple ĉe Richard Wood, aŭ Jonathan Pool, aŭ en "Literatura Foiro", sed nur en la Manifesto trovis vehiklon por atingi la ĝeneralan opinion. Due, ĝi komencis novan epokon por la sociologio de Esperantio. Trie, ĝi donis novan elanon al disvolviĝo de esperanto kiel kulturlingvo. Prave, la opinimovado kaj strategia metodo kiuj kreskis poste nomiĝas raŭmismo, kvankam la Manifesto mem estas nur unu segmento en la raŭma vojo.

La sociologiaj kontribuoj de Sándor Révesz, Jerzy Leyk, Walter Zelazny, aŭ de vi mem, por citi nur la plej gravajn, montras kritikon al la tradicia Esperantio, unuavice al Universala Esperanto-Asocio. Ĉu tio estis antaŭvidebla en Raŭmo?
Jes kaj ne. Ĝis 1985 la pola poluso de la raŭmismo vartis la iluzion ke ĝi povos modifi elinterne UEAn, kiu en kelkaj landoj de orienta Eŭropo preskaŭ koincidis kun Esperantio, multe pli ol en Francio, ekzemple. En la dua poluso, ĉirkaŭ "Literatura Foiro", oni ne partumis tiun iluzion, kiun forbalaos la polaj eventoj en 1985-1987. La iluzio estis ankoraŭ perceptebla dum la simpozio de 1984 apud Varsovio, kaj jam vanuis ĉe la konferenco de 1988 en Segedo.

Ĉu tamen UEA iam sin esprimis kontraŭ la Manifesto?
La organo de la asocio aperigis kritikojn kontraŭ la Manifesto, ne aperigante la vidpunkton de la raŭmistoj, eĉ ne la dokumenton mem. Tio per si mem egalas al negativa sinesprimo. Fine, per la Manifesto de Prago en 1996, UEA definitive elektis alian vojon: tiun kiu kondukis ĝin en la nuntempan sakstraton. Sed tio ankoraŭ ne signifas, ke la ekvacio "Civito = raŭmismo / UEA = antiraŭmismo" estas tute ĝusta.

Ĉu ekzistas raŭmistoj kiuj kontraŭas la Esperantan Civiton?
Ne. Povas ekzisti raŭmistoj kiuj ankoraŭ ne petis la esperantan civitanecon, kaj certe ekzistas multegaj raŭmistoj kiuj ankoraŭ ne eklernis esperanton... 

Bonvolu klarigi pri kiuj temas?
La plej grandaj kuraĝigoj por la Esperanta Civito venas de ekster la esperantistaro. Se licas metaforo: saĝaj "gojoj" tuj komprenas nin, kaj la raŭmismon, multe pli ol tradiciaj "judoj".

Ĉu vi analizus iun el la punktoj de la Manifesto, komparante ĝin al la nuntempa konjunkturo?
Mi ĵus faris tion por "Heroldo de Esperanto", komparante la Universalajn Kongresojn kun la kvara paragrafo: La kongresoj kiel vojo al kresko. Permesu, ke mi invitu vin legi la baldaŭ aperontan numeron 11:2010.

Do, ĝis la relego en HdE!

[HeKo 447 6-C, 31 jul 10]

 

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0040 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0421 s s