Esperanta Civito

Por Togolando la limdato pasis

Pasis for la limdato de 31 julio 2010, probable fiksita por ebligi konsultiĝon dum UK en Havano, kvankam neniu afrikano estis tie. Unuiĝo Togolanda por Esperanto ricevis neniun reagon al sia ultimato. Kio sekvas nun?

Pormomente nur letero al prezidanto Dasgupta, 2 aŭgusto 2010, sube legebla. Ne restas granda marĝeno por intertraktado: ankaŭ la togolandanoj devos baldaŭ fari finkalkulon pri sia digneco; en tiu kazo, la plej digna solvo estus ankaŭ la plej drasta.

* * *

Kara Reelektita Prezidanto de UEA,

Ni ne kontentas pri la maniero laŭ kiu UEA-gvidantoj traktas nian landan asocion. Vi ja tre bone scias pri tio, kion ni aludas. Nia nuna afero koncernas nian reprezentanton ĉe la komitato de UEA. Vi persistis en via blokado de la vojoj al liaj mesaĝoj ĝis la fino de la antaŭa mandato. Ni decidis fari ion, kion vi scias.

La 31-a de julio eksvalidiĝas tio, kaj nun malfermiĝas vojo al alia traktado. Nun, kiam estas nova komitato, ĉu vi plu blokas la vojon al la mesaĝoj de nia reprezentanto ĉe la komitato? Alidire, ĉu vi plugardas lin sur la listo de observanto kun nenia rajto mesaĝi al la komitata listo?

Atendante vian respondon, ni salutas vin ĉiujn.

Por la estraro de UTE
La Ĝenerala Sekretario
AGBOLO Didier

[HeKo 448 5-A, 6 aŭg 10]


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0595 s s