Esperanta Civito

Eksperimenta kurso pri milda gimnastiko

S-ino Miriam Altemani, el Italio, instruas gimnastikon kaj trejnas sportistinojn de pli ol tridek jaroj. Intervjuo de c-ano Giorgio Silfer en "Femina" diskonigis ŝiajn spertojn kaj kompetenton. Post kelkaj tagoj en Ĉaŭdefono unuafoje ŝi proponos kurson de milda gimnastiko en esperanto.

La kurson sekvos Esperantianinoj el pluraj landoj: Francio, Hispanio, Hungario, Italio, Nederlando, Svedio, Svislando. La programo estas kalibrita laŭ la aĝo de la partoprenantinoj.

Miriam Altemani laboros precipe pri artikoj kaj muskoloj. Tial ke ŝi mem aspektas almenaŭ dudek jarojn pli juna ol sia aĝo, oni rajtas supozi ke la kurso estos tre sukcesa.

La aranĝo okazos tuj antaŭ kaj dum la kolokvo pri lingvopolitikoj, organizita de Kultura Centro Esperantista: precize 12-17 aŭgusto 2010.

[HeKo 448 9-B, 8 aug 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0517 s s 
  Total: 0.0657 s s