Esperanta Civito

La Forumo konstatas la kreskon de la Civito

La lastan Foruman sesion de la mandato 2001-2006 partoprenis delegitoj kaj observantoj de Kultura Centro Esperantista, LF-koop, la redakcioj de Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, Debrecena Bulteno, Esperanta PEN-Centro, Itala Interlingvistika Centro, Esperantista Domo de Kulturo en Razgrado, Societo "Sukceso" en Vraco, Ĉarento Esperanto, Feminisma Esperanta Movado, hodiaŭ en Ĉaŭdefono, en la municipa salono sur la dektria etaĝo de Turo Espacité, eksterordinare kaj afable disponigita de la urba administracio.

Aparte kortuŝaj estis la senkulpiĝoj de forumano Johano Negrete, nome de Kooperativo Esperanto-Amikaro en Venezuelo, kaj de forumano Koffi Gbeglo, nome de TIETo (posedanta la lernejon "Institut Zamenhof") en Togolando.

Sed kortuŝa momento estis ankaŭ la akcepto de la novaj aliĝpetoj al la Pakto: la dua establo en Afriko (SIPU en Burundio) kaj la dua establo en Latin-Ameriko (Meksika Esperanto-Federacio), kies prezidanto, c-ano Luís Raudón Uribe, ĉeestis kiel oficiala delegito. Estas rimarkinde ke pluraj meksikanoj jam havas la civitanecon (akiritan tra jam paktintaj establoj), kvankam ne MEF-anoj. En la plej grava mezamerika lando, kaj fakte la plej granda kaj popole plej multnombra el la hispanlingvaj ŝtatoj, situas la unua landa asocio de UEA aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito.

La aliĝpeto de dua landa asocio ne estis traktebla, ĉar ne alvenis ĝustatempe la aŭtentigita protokolo de la asembleo kiu aprobis la aliĝpeton. Kune kun Afriko, Latin-Ameriko estas do la mondoparto ekster Eŭropo kie la Pakto ekspansias.

La Forumo aprobis direktivon Muhlemann, el la nomo de la prezidanto de KCE, c-ano Daniel Muhlemann, kiu proponis ĝin. Per tiu direktivo naskiĝas oficiale la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, kiu eble kondukos al didaktika revolucio, kaj certe forte renovigas la lingvoekzamenadon pri esperanto. Pri la nova direktivo aperos specifa gazetara komuniko.

Laŭ propono de la TIETo-parlamentanoj, la Forumo esprimis unuanime sian aprezon por la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo, lanĉita el Lomeo la 14an de aprilo 2006. Jaron post jaro, brikon post briko, en plena demokratio kaj sen burokratiaj kostoj konstruiĝas la nova Esperantio.

[HeKo 307 2-C, 22 jul 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0173 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0854 s s 
  Total: 0.1027 s s