Esperanta Civito

Unua amendo al la Konstitucio

La procedo ekinta en Bruselo antaŭ du jaroj atingos la finon venontsemajne laŭ la konstitucie fiksita proceduro. Post la aprobo de la Senato, la Forumo estas vokita por ratifi la unuan amendon al la Konstitucio de la Esperanta Civito.

Temas pri modifo en la artikolo 17, paragrafo 3 (elektoj de la Senato): danke al la modifo, proponita de sen. Marie-France Conde Rey kiel Vickonsulo kun la delego pri la internaj aferoj, la balotpremio por la gajninta kandidatlisto malkreskos de ok al ses, ekde 2011. Tio signifas ke la venontaj elektoj por la Senato estos pli favoraj al la opozicioj: fakte, se oni estus aplikinta tiun balotpremion en 2006, la Blanka grupo havus unu membron plian, kaj la Verda unu malplian.

"La amendo fontis el du bezonoj: kaj garantii la rajtojn de la minoritatoj kaj faciligi la reprezentivon" komentarias la Vickonsulo. La ĝis nun grandan balotpremion klarigas la timo, ĉe la verkintoj de la Konstitucio, ke ekzistos pli-malpli egale fortaj partioj, tiel ke necesus koaliciaj registaroj.

Efektive, ekde 2007 la Kapitulo estas unukolora, ĉar la Verdanoj preferis ne daŭrigi la kunlaboron kun la klasbatala maldekstro. Inter 2002 kaj 2003 ĉiuj politikaj komponantoj partoprenis en la Kapitulo, ĝis la retiriĝo de la Blankanoj, kontraŭaj al la orientiĝo pri la familia juro. Indas memori, ke en 2002-2006 la Ruĝa grupo, tiam ne opozicia, konsistis el tri gesenatanoj elektitaj ene de la Verda listo, do konsentaj pri la ĝenerala programo.

La konstitucia amendo, aprobita ankaŭ per la voĉoj de la opozicioj, estingos (almenaŭ dum la venonta mandato) la tendencon peti la aplikon de la tute proporcia kalkulo en la senata baloto.

[HeKo 449 5-C, 11 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0183 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0634 s s