Esperanta Civito

La temaro de la Monda Socia Forumo 2011

Kiel partoprenonto en la venontjara Monda Socia Forumo en Dakaro, la Esperanta Civito estas invitita al telematika konsulto pri la dek unu ĉapitroj en la foruma temaro. La konsulto celas enfokusigi la temaron mem, laŭ metodo inaŭgurita en 2006, sed ĝis hodiaŭ ne tiel sisteme aplikita.

La dek unu proponitaj ĉapitroj parte surmetiĝas inter si, kaj en almenaŭ unu kazo estas nur memreferencaj (la perspektivoj de MSF). Havi specifan ĉapitron pri Afriko estas oportune, sed ekestas la risko ke Afriko ne estu adekvate enfokusigita kadre de la pli "ĝenerala" problemaro.

La nova Esperantio estas specife interesata pri la homaj rajtoj, la lingvaj rajtoj, la internacia kooperado, la mikrokreditaj rimedoj, la rajto de la popoloj je memdeterminado, la rilatoj inter nordo kaj sudo, la ekologia temaro, la mondaj institucioj.

La Kapitulo ekzamenos la inviton dum sia ordinara kunveno ĉi-semajnfine: estas proponita la starigo de diskutlisto, koincida kun relative larĝa komisiono, kiu sekvu la tutan aferon, sub la kunordigo de la vickonsulo pri socialaj aferoj kaj tria mondo, sen. Chamberline Nguefack. La Kapitulo konsideros la sugestojn el la diversaj senataj grupoj, majoritata kaj opoziciaj.

Kvankam nur personoj kiuj havas la esperantan civitanecon estos kontaktitaj por tiu komisiono, ĉiu esperantisto interesata pri la Monda Socia Forumo povas rilati kun la Kapitulo: la Esperanta Civito estas malfermita al ĉies kunlaboro, kadre de siaj konstituciaj principoj.

[HeKo 449 6-C, 12 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0476 s s 
  Total: 0.0619 s s