La Kapitulo kunvenis en Svislando
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis ĉi-semajnfine ĉe la Esperanto-Domo en Svislando, sub la prezido de la nuna Konsulo, sen. Giorgio Silfer. Partoprenis ĉiuj vickonsuloj, escepte de sen. Chamberline Nguefack, pro vizorifuzo fare de la francaj aŭtoritatoj, al kiuj ŝi sin turnis por la Ŝengena permeso.
Ĝuste la maleblo venigi afrikajn gecivitanojn al Eŭropo estis traktata kiel unua tagordero. La nuna vizoreĝimo estas aparte malfavora por la kresko de Esperantio: afrikanoj kiuj ne povas viziti Eŭropon perdas la ŝancon formiĝi kiel transnaciaj kadroj. Pormomente la sola ebleco estas investi pli en la formado de afrikanoj surloke.
La Kapitulo aŭskultis la raporton de sen. Marie-France Conde Rey pri la projekto AmaHoro en Burundio, kaj tiun de Fonduso Pro Esperanto pri la starigota Esperanto-Domo Andaluza, en Malago. La Konsulo anoncis sian viziton en Burundio komence de 2011, koincide kun la tria Afrika Esperantologia Semajno. La tuta parlamento cetere vizitos post tri tagoj Landeronon, kies burgoplano estis elektita de la Projekta Konsilio por la estonta Civito de Paco.
Laŭ peto de sen. Bertil Nilsson estis pritraktata la komunikada strategio de la Esperanta Civito. Sen. Ljubomir Trifonĉovski, kiel vickonsulo pri informado, donis kontentigajn respondojn. La Kapitulo atentigis pri la neceso rekalibri la osmozon de la novaĵoj inter la novaĵagentejo HeKo kaj la periodaĵoj en la Pakto, specife "Heroldo de Esperanto". La Civita novaĵagentejo plenumas du funkciojn: informadi pri la faktoj kaj interpreti ilin en la intereso de la esperanta popolo -- objektiveco estas la komuna rimedo por plenumi tiujn funkciojn. Ĉiukaze, la unuopaj membroj de la Kapitulo ne hezitu atentigi la vickonsulon pri informado pri eventuale plibonigeblaj punktoj.
Pri la rilatoj kun UNPO okazis mallonga renkonto kun la korespondantino de la legacio 2, c-ino Mariangela Varese.
La Kapitulo okupiĝis ankaŭ pri la ĝenerala konjunkturo en Esperantio, pri la eldonaj projektoj subtene al la Lingvotesta Sistemo, pri la venontjaraj elektoj por la Senato. Ĉi-laste la Konsulo anoncis ke, konforme al orientiĝo esprimita pasintjare de la asembleo de la Verda Listo, li ne estos unu el la du ĉefkandidatoj; li memorigis ke la verdanoj ĝojus, se la estonta Konsulo estus virino, kaj la plej natura kandidato estas la nuna Vickonsulo, sen. Conde Rey. Ŝi mem sin rezervas doni la definitivan respondon okaze de la baldaŭa renkonto de la Verda grupo.
La Kapitulo notis la disponeblon de c-ano Silfer por gvidi la estontan Fondumon Pro Esperanto.
[HeKo 449 8-C, 15 aŭg 10]