Esperanta Civito

Studa tago pri la Deklaracio de Barcelono

La Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj estis la ĉeftemo de la hieraŭa tago en la Kolokvo pri lingvopolitikoj okazanta ĉe la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono, per la organizo de KCE. La temon pritraktis unu el la kontribuintoj al la verkado de tiu deklaracio, d-ro Giorgio Silfer.

C-ano Silfer unue skizis la historian genezon de la teksto, kiu originis el la medio de PEN-Klubo, kaj specife de ties Komitato pri tradukado kaj lingvaj rajtoj, gvidita de la kataluna PEN-centro. La unua demarŝo okazis en Santiago de Kampustelo, kiam la PEN-mondkongreso en septembro 1993 aprobis rezolucion ĝis nun faman pro sia originala formulo, tute taŭga ankaŭ por la esperantistaro: "Ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio". La sama mondkongreso agnoskis esperanton literatura lingvo.

En la redaktado de la Deklaracio partoprenis ankaŭ fakaj organizoj pri lingvaj minoritatoj, kiuj donis al la teksto kaj pli sciencan kaj pli etnisman karakteron. Tio kaŭzis rezervon ĉe la esperanto-delegacio (Giorgio Silfer kaj Manuel de Seabra), kiun Silfer esprimis okaze de la solena proklamado (Barcelono, 6 junio 1996) tamen subskribante la Deklaracion. Fakte la dokumento priskribis la rajtojn de la lingvaj komunumoj, multe pli ol la rajtojn de la individuoj.

La dokumento mem ne estas normo por la Esperanta Civito, do ĝi ne estas komparebla al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, kiu havas la valoron de leĝo. Tamen ĝi estas grava pro siaj konceptaj difinoj, el kiuj la plej gravaj situas en la artikoloj 1 kaj 7. Efektive, danke al la Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj la esperantistaro estas sociologie difinebla kiel lingva grupo, kadre de la koncepto pri diasporo. Plie, la Deklaracio donas respondon al la demando "Kio estas lingvo?", almenaŭ por la raŭmistoj.

La debato, vigla kaj interesa, donis la eblecon prilumi plurajn detalojn, tiel ke la kolokvanoj (el deko da landoj) akiris adekvatan konon pri ĉi tiu Deklaracio, tre utila por formuli koheran lingvopolitikon.

La kolokvo hodiaŭ paŭzas pro la ekskurso, kiu koincidas kun la parlamenta sesio de la Esperanta Civito.

[HeKo 450 3-B, 18 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0702 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0680 s s 
  Total: 0.1381 s s