Esperanta Civito

Elektita la domo por Andaluzio

La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto, en ĉeesto de oficiala reprezentantino de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo kaj de invititaj investantoj, unuanime aprobis la aĉeton de trietaĝa domo, konstruita nur antaŭ kelkaj jaroj en Malago.

La domo situas en trankvila strato de la kvartalo "Los Tilos" (la Tilioj) en Malago, je nur kelkaj minutoj piede de la stacioj (fervoja kaj busa), de komercaj kaj kulturaj centroj kaj de strato Esperanto. La antikva urbocentro estas atingebla piede dum kvarono de horo, la unuaj plaĝoj ĉe la maro same.

La teretaĝo estos luita de esperanto-societoj, krom parteto ĉe la ŝtuparo, destinita al la akceptejo. La supraj etaĝoj estos parte je dispono de la investantoj (trovitaj de la Civita banko) parte je dispono de eksteraj luantoj, prioritate Esperantianoj kaj naturamikoj. Laŭ kapacito, la konstruo egalas al tri kvinonoj de la kvaretaĝa Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.

La Esperanto-Domo Andaluza estos proprieto de la fondumo. La administrado de la Esperanto-Domo estos konfidita al la regio, ĉe la Fondumo, kiu jam zorgas pri la nemoveblaĵoj de aliaj paktintoj.

La Konsilio komisiis al sen. Julio Herrero sekvi surloke la plenumon de ĉi tiu decido. La kontrakton subskribos du el la konsilianoj, kiuj estas gecivitanoj Berger, Conde Rey kaj Silfer. Pliaj investantoj estas ankoraŭ bonvenaj: interesatoj kontaktu la Civitan bankon kiel eble plej baldaŭ.

[HeKo 450 8-C, 21 aŭg 10]

Andy Hernández Martín komentarias:
Kun ĝojo mi legis pri la progresoj rilate al la E-Domo de Andaluzio kaj mi volis leteri por gratuli vin ĉiujn kiuj laboras por pli bona kaj klera Esperantujo. Mi esperas iam viziti ĝin.
sincere, Andy

FPEF respondas:
Se la kontrakto estos subskribita antaŭ la fino de septembro, la inaŭguro okazos ankoraŭ ĉi-jare, laŭ personaj invitoj. Vi estas unu el la invitotaj inter la rezidantoj en la madrida regiono.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0576 s s