Esperanta Civito

Unua kahelo en la nova KCE-konferencejo

De post kiam (2009) la regio Pro Esperanto okupiĝas laŭkontrakte pri la flegado de la Esperanto-Domo posedata de Kultura Centro Esperantista, la konstruo konstante beliĝas kaj grandiĝas, danke al la restrukturado kaj rekvalitigado de kelkaj partoj.

Unue okazis kompleta rekvalitigado de plankoj kaj sanitaraj servoj en la apartamentoj, per la farbado de muroj, la polurado de pargetoj kaj la kahelumo de nelignaj partoj. Al la kostoj redukte kontribuis tre konvena oferto el Italio, kun senpaga transporto farita de lombardaj KCE-geamikoj, en Baggio kaj Voghera. Kaj kompreneble pozitive efikis la volontulado de c-ano Marek Bamberski, faklaboristo kun ĉarpentaj kaj masonaj kompetentoj.

Sekvis la kreo de la "flava ĉambro": la iama ekspedejo estis transformita al nova kontoro, je dispono de societoj kies jura sidejo estas ĉe la Esperanto-Domo -- Esperanta PEN-Centro, Feminisma Esperanta Movado kaj Fondumo Pro Esperanto.

Aldoniĝis la regajno de la terasetoj super la cementa koridoro inter la du domoj, kun financa kontribuo de la najbaro: la interdoma parto, kiu ĝis tiam aspektis bunkreca, transformiĝis al terasa ĝardeneto kun agrabla balustrado, kaj ambaŭ domoj fariĝis pli graciaj.

Fine, la regio realigis la kompletan transformon de la vasta kelo apud salono Klara. Ekestis dua salono, uzota kiel konferencejo. En la nova salono, kun blanka ligna plafono kaj kun muroj kovritaj per rektaj daŭboj, post oportuna izolado kontraŭ malvarmo, estis ĵus metita la unua kahelo, kun la varma koloro de sarda terakoto, okaze de antaŭpremiera ceremonio gvidita de la Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, en ĉeesto de pluraj parlamentanoj.

La kahelado de la planko estos finita ĉi-semajne kaj, post la almeto de la plintoj kaj la enmeto de tabloj kaj seĝoj, la konferencejo estos preta por tuja uzo. La apuda salono Klara, kun la aneksaj kuirejo kaj kameno, estos de nun uzataj precipe kiel remtero kaj kantino.

La nova konferenca salono estis realigita en julio-aŭgusto 2010, koincide kun la trideka datreveno de la Manifesto de Raŭmo. Ĝi portos la nomon indikotan de mecenat(in)o kiu pretas plej multe donaci por kovri la koston de la restrukturado (ĉirkaŭ dudek mil svisaj frankoj). Interesatoj povas kontakti Kulturan Centron Esperantistan: eblas ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 450 9-B, 22 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.1565 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.1991 s s