Esperanta Civito

Ortega pri la retejoj en Esperantio

Malantaŭ ĉiu informo-arkitekturo kaŝiĝas potenco-arkitekturo. La elekto de TTT-iloj esprimas en si mem eble pli profundan kaj pli sinceran politikan mesaĝon ol la vortoj en la komunikoj, novaĵoj...

La plej popularaj esperantlingvaj retejoj ebligas nur partoprenon; fakte nun post iom da esplorado mi kredas ke eĉ partopreno lamas en tiuj retejoj. Sed pri kiuj retejoj mi parolas?

Komence ni parolu pri Universala Esperanto-Asocio, kiu havas tre simplan TTT-ejon, en kiu la sekcio kiu plej ofte aktualiĝas estas la sekcio “Aktuale”, en kiu UEA prezentas al ni siajn gazetarajn komunikojn. Krom la retejo UEA havas paĝon en la vizaĝlibro Facebook pri kiu ĝi fieras.

La vizaĝlibroj kiel Facebook ne servas por konversacio. Do UEA troviĝas en la reto nek por aŭskulti nek por ricevi proponojn, sed por paroladi unudirekte, lasante kiel solan eblan respondon -- apogi ĝin. La interparolo, la kunlaboro, estas anstataŭigataj per la senpaga apoga gesto: fariĝi sekvanto, fariĝi amiko en Facebook.

Nun ni parolu pri Libera Folio kaj pri la Esperanta Civito, ĉar ili ambaŭ efektivigas sian ĉeeston en la reto per enhavmastrumaj sistemoj kiuj ofte estas uzataj por blogado. 
 
La blogoj de LibFol kaj la Esperanta Civito estas kastritaj blogoj, fakte ili ne nomas siajn retejojn blogoj. Ja ne temas pri la komentokontrolo (io kompreneble konsilinda), sed pri la fakto ke ili eĉ ne permesas eĥosondadon. Per tiu nepermeso la respondoj kiuj troviĝas en la blogosfero ne estas menciitaj en la pria artikolo. Sekve ili ne troviĝas en la reto konversacicele, sed kiel eksteruloj aŭ superuloj. Ili ne invitas fari kune, ili invitas sekvi sin.

La TTT-iloj de la kulturo de la apogo prezentas neniun “riskon” al asocioj, politikistoj kaj aliaj organizaĵoj kiuj estas aktoroj de la mondo de la nacioj, ĉar ili metas ilin sub la lumon de iliaj propraj ampoloj, kaj nek donas spacon al replikoj nek helpas la naskiĝon de retoj ĉirkaŭ ideoj, retoj kiuj finfine, povas fariĝi kritikaj.

(Manuel Ortega)
fonto: Elektrolupo

Komentariis la redakcio de HeKo:
Komuniki komentarion al la redakcio de HeKo estas tre facile. Sufiĉas legi la kolofonon en la unua paĝo de http://www.esperantio.net por konstati ke per unu musklako eblas kontakti nin (kaj praktike ĉiun instancon de la Esperanta Civito, ĉar ni tuj plusendas, laŭbezone).

Respondis Manuel Ortega:
Jes ja, mi scias ke eblas sendi komentarion al la redakcio de HeKo, sed ĝuste tio estas partopreno. Tio kion ne permesas via retejo [nek LibFol nek UEA] estas respurado/resondado; tial mi diras ke ĝi estas kastrita blogo kaj en alia supra komento mi jam diris kion tiu nepermesado signifas.

[HeKo 451 6-A, 27 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0389 s s 
  Total: 0.0523 s s