Esperanta Civito

Plia balkana SAT-kongreso

Organizite de la klubo «Amikeco de Asocio Fervojista Esperanto Rumanio» la 83a SAT-kongreso disvolviĝis en Braŝovo, 1-6 aŭgusto 2010. Ĉeestis sepdeko da personoj, el kiuj duono el la gastiganta lando. Tiel Sennacieca Asocio Tutmonda sukcesis gardi la nivelon de partopreno de la plej lastaj jaroj, kiu tuŝis la minimumon en Milano 2009.

Efektive la gvidrezolucio aprobita de ĝenerala kunveno ekas esprimante la zorgon pro la kongresa membrofalado,  per la kreo "de specife porkongresa solidarkaso, kies celo estu anonime ebligi aktivajn membrojn finance povi partopreni la SAT-kongreson".

Cetere, la fakto ke la braŝovan organizis fervojistoj influis al rekomendo havi pli striktajn rilatojn kun IFEF, ĝis nun relative ignorata fare de SAT. Same (aŭ eĉ pli) interesa novaĵo estas la deziro esprimita de la kongresa deklaracio trakti kiel "fratan asocion" ankaŭ MAS: Monda Asembleo Socia fakte naskiĝis el skismo interna al SAT.

Post internaj demandoj (inkluzive de zorgo pri pli komprenebla kontado fare de la administrantoj), la kongreso okupiĝis pri temoj pli politikaj, kiel la ratifo de la konvencioj de Oslo pri grapolbomboj kaj de Otavo pri kontraŭhomaj minoj.

La venonta kongresurbo estos ankoraŭ en balkana lando: Sarajevo, 30 julio - 6 aŭgusto 2011.

[HeKo 452 4-A, 30 aŭg 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0673 s s 
  Total: 0.0803 s s