Esperanta Civito

Alloga somera numero de Literatura Foiro

Poemo de Marie-France Conde Rey pri legendo el Ĵumiljak inaŭguras la aŭgustan numeron de "Literatura Foiro", numero 246 en la senpaŭza pli ol 40-jara serio. Aliaj originalaĵoj en la 56-paĝa revuo: poemoj de Jaroslav Krolupper kaj eta rakonto de Etel Zavadlav.

En la diversaj rubrikoj pri mondliteraturo oni trovas la unuan akton de “Kvarteto” de Ronald Harwood. en traduko de Giorgio Silfer; la duan parton de la artikolo de Katharina Raabe pri la evoluo de la mezeŭropaj literaturoj depost 1989; prelegon de Liljana Stefanova prezentitan dum la Balkana PEN-konferenco; esploron de Márton Fejes pri privataj lecionoj de esperanto ĉe sinjoro instruisto Schwarz -- temo en la romano “Szalka, Szalka” de István Futaky.

La numero informas pri la somera aktivado en KCE, pri la asigno de la PEN-Premio “La Verko de la Jaro 2009", kiu iris al “Kajto” de Mikaelo Bronŝtejn. Kaj okaze de la 70-jariĝo de Anatolo Gonĉarov aperas lia bibliografio.
Pri mil kvincent legendaj rakontoj estas la eseo de Leen Deij. En la rubriko “Kultura agendo” – nun pri arkitekturo. Donald Broadribb recenzas la prozan libron “La sola absolvita” de Massimo Acciai. 

En 2010 la koloraj kovriloj estas dediĉitaj al legantaj virinoj. En la aŭgusta numero: Carl Larsson per bildo pentrita en 1888.

La revuon "Literatura Foiro" posedas, eldonas kaj administras LF-koop; ĝi estas ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj parolilo de la Lingva Komitato de Esperantio. Ĉefredaktoro: Ljubomir Trifonĉovski. Perantoj en 37 landoj. Provekzemplero estas mendebla senpage ĉe Kooperativo de Literatura Foiro, CP 928, CH-2301 Ĉaŭdefono, Svislando; rete ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 452 7-B, 1 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0048 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0464 s s 
  Total: 0.0512 s s