Esperanta Civito

"Femina" subtenas la kampanjon por Sakineh

La presata numero de "Femina" enhavas artikolon pri Sakineh Ashtiani, la irananino en la mortoalo de persa prizono. Kondamnite pro adulto kaj kompliceco en la murdo de la edzo, ŝi povus morti de unu tago al la alia per ŝtonumo.

La revuo de Feminisma Esperanta Movado rekonstruas la faktojn kaj aperigas alvokon por savi s-inon Ashtiani. La verdikto estas iom konfuza, sed la danĝero estas reala. La du gefiloj batalas por savi la patrinon, kiun la iranaj aŭtoritatoj submetis al torturo.

La absurda historio vekis kompaton kaj indignon ĉe multaj homoj, en kaj ekster Irano. Bedaŭrinde ili ankaŭ suferas pro ĉi tiu persekuto: de ŝia advokato, kiu devis fuĝi eksterlanden, ĝis la franca prezidentedzino, s-ino Carla Bruni, kiun la ekstremisma islama gazetaro difinas prostituitino. Tamen aŭtenta islamano neniam mankas je respekto al virino.

[HeKo 452 1-B, 4 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0119 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0409 s s 
  Total: 0.0528 s s