Esperanta Civito

La Civita banko kompletigas sian organigramon

La Kapitulo de la Esperanta Civito komunikas ke, ĝis la eko de la tria parlamenta mandato (komence de 2012), la Konsilio de Fondumo Pro Esperanto (FPEF) konsistos el gec-anoj Giorgio Silfer (prezidanto), Marie-France Conde Rey (vicprezidanto) kaj Pierre Berger.

La ekstera societo Fiduhal estis elektita kiel revizora instanco. La ŝtata kontrolinstanco de la fondumo ne estos kantona, sed konfederacia: do la Fonduma Konsilio havos bernan funkciulon kiel ekstran membron. Berno mem ankoraŭ ne nomumis sian reprezentanton.

FPEF akceptas donacojn kaj legacojn de kiu ajn (kondiĉe ke ilia origino estu kongrua kun la fonduma statuto kaj la Civita konstitucio), sed pormomente nur paktintaj establoj kaj plenkreskuloj kun la esperanta civitaneco rajtas havi konton ĉe FPEF kaj aliri la mikrokreditan servon. Analoge, nur Esperantianoj rajtas partopreni en la investoj de FPEF, ekzemple por la aĉeto de nemoveblaĵo.

La financa administrado de FPEF estas strikte konfidenca: se iu volas scii, ekzemple, kiuj investas tra FPEF en Afriko, tiu devas sin turni al la Kapitulo, ĉar nur la Kapitulo rajtas decidi pri nerespekto de la banka sekreto. La konfidencan klaŭzon motivas nur legitimaj kialoj: ekzemple, la investanto ne deziras sciigi al siaj parencoj kion li faras per sia mono.

Fondumo Pro Esperanto havas tute sendependan adreson: poŝtfako 558, CH-2301 La Chaŭx-de-Fonds.

[HeKo 453 6-C, 9 sep 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0575 s s