Esperanta Civito

Konsula deklaro pri la nomadaj popoloj

La nomadaj popoloj, ciganaj (sinthoj, kaleoj, roŭmoj) kaj ne ciganaj (ekzemple jeniŝoj), vivantaj sur la eŭropa kontinento jam de jarcentoj, estas eŭropaj popoloj. Tial, kiu malamas la ciganojn, tiu ne estas aŭtenta eŭropano.

Se ĉiu civitano de Eŭropa Unio rajtas libere moviĝi sur la teritorioj de la membroŝtatoj, al neniu nomado kiu estas EU-civitano eblas apliki alian restriktan normon ol tiun rezervitan al ajna vagabondo, senhejmulo, trampo fare de la leĝoj de la koncerna ŝtato. Tio inkluzivas ankaŭ la normojn koncerne la nelegitiman okupadon de tereno.

La fakto, ke diasporo ne esprimas subjekton de internacia juro, kaŭzas ke ĝi estas pli facile marĝenigebla. La socia marĝenigo estas des pli rapida, se la diaspora popolo estas malriĉa aŭ/kaj se ili estas nomadoj. La fiasko de Ciganio, lanĉita en 2000, plej negative influas al la nuna bedaŭrinda konjunkturo, unuavice en Francio.

Ni opinias ke Eŭropa Unio devas urĝe interveni, por garantii sekurecon al la diasporaj popoloj, atingeblan nur per pozitivaj mekanismoj de socia integrigo. En tio ludas esencan rolon la respekto por la kulturaj kaj lingvaj rajtoj de la koncernaj minoritatoj, konforme al la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (1996).

La esperantlingva popolo, diaspora kaj minoritata en Eŭropo same kiel aliloke, estas inter la spirite plej preparitaj por kompreni ĉi tiun problemaron, ankaŭ pro la strebo mem esprimi subjekton de internacia juro, pere de la Esperanta Civito.

Giorgio Silfer,
Konsulo de la Esperanta Civito

(kun la afabla peto traduki al eŭropaj lingvoj kaj libere dissendi per gazetaraj komunikoj)

[HeKo 454 7-C, 17 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0126 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0553 s s