Esperanta Civito

Mortado de blogoj kaj retgazetoj en esperanto

La ĉeso de periodaĵoj el papero renkontas en Esperantio pli da atento ol la des pli agonianta situacio de multaj blogoj kaj retgazetoj. Vera paradokso, ĉar en la epoko de l' virtualo esperanto-propagandistoj devus zorgi ege pli rilate ĉi-lastajn.

En 2010 naskiĝis unu nova revuo, "Homarane" ĉe LF-koop, kaj anoncis sian baldaŭan morton la pli ol kvaronjarcenta "TEJO Tutmonde" kaj la apenaŭ trijara "Spegulo". Kiuj klarigas tion per la ekspansio de la virtualo, tiuj ŝajne ne konas la realon de tiu virtualo.

Dum la lastaj du-tri jaroj mortis ĉiutagaj retagentejoj, kiel www.esperantujo.org kreita de Luin patro kaj kolapsinta ĉe Luin filo, aŭ kiel www.raporto.info kreita de panama studento, transprenita donace de ĉinoj (pro la elefanta malrapideco de togolandano) kaj fine droninta ie en la interreto. Ne forvaporiĝis, sed haltas de du-tri jaroj, multaj blogoj, kiel Planedo Virtuala. Pluraj, redaktataj de virinoj, paneis aŭ transiris al etnaj lingvoj anstataŭ esperanto.

Ankaŭ naskiĝis kaj plu aperas nova ĉiutaga: www.eventeo.net -- sed kompense singultis www.klaku.net kaj aliaj.

La krizon en la verda interreto iomete klarigas la kresko de niĉoj en sociaj retoj: ekzemple, se temas pri virinoj, Karesema migris kun sia taglibro al Ipernitio. Sed tio ne sufiĉas por prilumi la fenomenon. Cetere ankaŭ Ipernitio montras signojn de malfluso, precipe en sia foruma dimensio. Kaj la retforumoj pli kaj pli krizas, de la plej antikva (soc.culture. esperanto) ĝis la plej klozeta (liberafolio.org).

Kiuj asertas ke la reto mortigas gazetojn kaj eĉ asociojn, tiuj ne konscias ke ĉi tiuj mortas simple ĉar ilia historia funkcio elĉerpiĝis. Simptomo de tiu historia elĉerpiĝo estas la kreskanta malfacilo trovi novajn redaktorojn. Salutindaj estas la investoj kadre de la Pakto por formadi novajn. Sed la finvenkismaj movadoj atentu, antaŭ ol tuj kontrakti kun tiuj kiuj subite liberiĝas el la raŭmismaj medioj: eble temas nur pri rekrutrifuzito...

Legu la tutan artikolon en "Heroldo de Esperanto"

[HeKo 455 3-A, 24 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0658 s s 
  Total: 0.0803 s s