Esperanta Civito

La dua kongresa numero de "Heroldo" en 2010

La numero 2160 (11:2010) de "Heroldo de Esperanto" dediĉas la atenton al kongresoj kaj aranĝoj okazintaj en aŭgusto, kaj ekster Kubo.

Kion celas la reflektoroj, tion klarigas multaj titoloj mem: Renkontiĝo de Esperanto-Familioj; BET-46 kun litova funebro; EsperantoLand lanĉis kongreson; La jubilea itala kongreso; E@I ekspansias grupodinamike; kaj tiel plu. Apartan atenton meritis la decidoj dum la parlamenta sesio de la Esperanta Civito en Svislando.

Dum la SAT-kongresoj flosas danke al la partopreno de fervojistoj, ene de UEA kreskas la opozicio kontraŭ la nuna reĝimo, aksita sur la Centra Oficejo: legu la opiniojn de Halina Komar, Martin Schäffer, Peter Baláž, Osmo Buller kaj aliaj.

Leen Deij pri la uzo de narkotaĵoj. La Funda...komento de André Cherpillod pri KI-vortoj. Mikronovelo de Etel Zavadlav. Ekologiaj konsideroj de Wolfgang Günther. Enketo de Giorgio Silfer pri la vizoproblemo en Esperantio.

La nuna, 86a jarkolekto ("Heroldo de Esperanto" naskiĝis en 1920) estas la 14a ekde kiam Kooperativo de Literatura Foiro posedas, eldonas kaj administras la gazeton. Ĉefredaktorino: Aneto Muhlemann; kongresa redaktoro: Dieter Rooke. Provekzemplero estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 455 6-B, 27 sep 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0646 s s 
  Total: 0.0795 s s