Esperanta Civito

Pli kaj pli konflikte inter Eŭropistoj kaj UEA?

Kio ne funkcias inter eŭropistoj kaj Universala Esperanto-Asocio, je internacia kaj je landa nivelo? Ni vidu la faktojn.

Ekde kiam ĝi fondiĝis, la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto spertas problemojn kun la tradicia movadaro. Komence EDE situis nur en Francio, kaj tuj (septembro 2003) la landa asocio de UEA, tiam prezidata de Claude Longuépée (poste komisiito de UEA pri la kunordigo de la Nobel-kampanjo), per sia Komitato aprobis rezolucion kiu malpermesas ĉian apogon al EDE. Garino kaj kompanio daŭrigis laŭ sia vojo, sukcesis partopreni en la baloto 2004 por la EU-Parlamento kaj la landa asocio mildigis sian sintenon (kvankam la kondamna rezolucio neniam estis formale nuligita).

En 2006 EDE klopodis akiri kunlaborajn rilatojn kun UEA. Dum UK en Florenco, triono de la Komitato ne favoris. Sed fine la peto de EDE estis akceptita, des pli ke oportuna klaŭzo en ties federacia statuto asignas al UEA la bonhavon de EDE, okaze de malfondo.

Se internacie la rilatoj apenaŭ ekzistas, je landa nivelo tamen la rilatoj ne estas tiel bonaj. En Pollando kuras insultoj inter Pola Esperanto-Asocio kaj la landa EDE-sekcio. Interese estas ke, ĉe la PEA-flanko, situas Halina Komar kaj Roman Dobrzynski, dum ĉe la EDE-flanko staras, interalie, la sama persono kiu kvakis favore al Dobrzynski, kontraŭ la Nilsson-raporto, alnajlinta PEAn al siaj respondecoj ĉe la polaj eventoj 1985-87.

Rilate al Eŭropa Esperanto-Unio la aferoj ne statas pli bone. UEA oficiale skoldis al EEU ĉi-jare, dum leviĝis voĉoj por eksigi ĝin de UEA. Nun finvenkismaj eminentuloj cerbumas por krei Eŭropan UEA-Komisionon.

Nu, Saturno mem manĝis siajn idojn...

[HeKo 455 9-A, 30 sep 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0453 s s 
  Total: 0.0585 s s