Esperanta Civito

Zamenhof-medalo en svisaj frankoj

Fondumo Pro Esperanto anoncas ke la valoro de la arĝenta Zamenhof-memormedalo de ĝi produktita estas ankrita al la svisa franko. Tio signifas ke, se en 2008 la medalo kostis 80 frankojn, egalvalore 50 eŭrojn, nuntempe ĝi kostas 80 frankojn, egalvalore 60 eŭrojn: des pli bone por tiuj kiuj pagis ĝin antaŭe en eŭroj.

Ekde 15 decembro 2009 la medalo estas utiligebla kiel monero ene de la Esperanta Civito, ĉiam kun la valoro de 80 svisaj frankoj. Per la monero, kiun oni komencis nomi "speso" (kvankam ekzistas neniu oficiala decido pri tiu vorto), eblas pagi servojn ĉe la paktintaj establoj: ekzemple, kontraŭ unu speso du tranoktojn pagi en unulita ĉambro ĉe la Esperanto-Domo de KCE.

Lige kun la kosto de arĝento, eblas ke la prezo de la memormedalo (kaj konsekvence la valoro de la speso) varias. Pormomente ĝi restas 80 CHF (aŭ 60 EUR), sed la 15an de decembro 2010 Fondumo Pro Esperanto anoncos plivalorigon. Tio signifas ke aĉeti nun ekzemplerojn de la memormedalo estas tre konvene.

La mendoj estas adreseblaj al fonduso ĉe esperantio.net -- aŭ tra nia redakcio. Ne estas rabatoj por la mendoj de pluraj ekzempleroj.

[HeKo 456 1-C, 1 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0393 s s 
  Total: 0.0523 s s