Esperanta Civito

Internacia Semajno de la Esperanto-biblioteko 2010

En sia ĵusa cirkulero al la paktintoj sen. Ljubomir Trifonĉovski, vickonsulo pri kulturaj aferoj, memorigis ke la 42a semajno de la jaro (en 2010 inter 18 kaj 24 oktobro) estas proklamita de la Forumo de la Esperanta Civito kiel Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko. La datreveno celas fortigi la rolon de la esperanto-bibliotekoj en la socio, kie ili estu aktiva alirejo al kulturaj valoraĵoj.

Prelude al la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko prof. Giorgio Silfer analizos kun la loka esperanto-komunumo la rolon de biblioteko en Esperanto-Domo, en Malago la 14an de oktobro 2010.

"Ne povas ekzisti Esperanto-Domo sen propra biblioteko, ĉar la disponigo de nia kulturo okazas precipe tra biblioteko" opinias c-ano Silfer, laŭ kiu tamen "biblioteko ne estas morta arkivo, sed la necesa provizejo por same necesa prezento de kulturaj itineroj". La vivo kaj verkaro de certa aŭtoro, la historia rolo de fama literatura revuo, la evoluo de la esperanto-kanzono (tra la selektado de muzikaj specimenoj) estas kelkaj ekzemploj de la kulturaj itineroj realigeblaj per proksima biblioteko.

Laŭ Giorgio Silfer, la novaj teknologioj estas tre bonvenaj kongrue al la uzo kiun oni faras per ili: "same kiel tranĉilo: ĝi estas bona, se vi tranĉas panon, kaj malbona se vi vundas aŭ eĉ mortigas homon. Ekzistas la danĝero, kiu efektive plenumiĝis, ekzemple per la laboro alikaze laŭdinda de Franko Luin, ke la mastrumanto de la teknologio ne sufiĉe respektas la originalan tekston eĉ se temas pri klasikulo, kaj modifas ĝin arbitre. Nur el granda respekto al nia lingvo (kiu ne estas plu planlingvo) fontas granda respekto al ĝia literaturo, kaj konsekvence al la originalaj tekstoj. La risko de malfidele enretumitaj originaloj igas la tradician bibliotekon el paperaj libroj kaj gazetoj des pli aktuala".

Kaj kompreneble biblioteko estas la ideala loko por renkonti efektive verkistojn, debati pri iliaj lastaj libroj, aranĝi ekspozicion.

[HeKo 457 5-C, 11 okt 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0160 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0583 s s