Esperanta Civito

"Verdaj papagoj" de Gino Strada esperantigita

La plej grava libro de Gino Strada, fondinto kaj gvidanto de Emergency, estas tradukita al nia lingvo. La tradukon ĉefe prizorgis c-ano Carlo Minnaja, dum pri la eldonado engaĝis sin ĉefe c-ano Andrea Montagner, ruĝa senatano ĝis 2006.

Sesdekokano, aktiva en Milano ĉe la studenta movado kiel markisto-leninisto, Gino Strada doktoriĝis pri medicino en 1978, kaj poste aktivis kadre de Ruĝa Kruco Internacia en militaj areoj. Post kvin jaroj en Pakistano, Etiopio, Peruo, Afganio, Somalio, li fondis kun gekolegoj en Milano internacian neregistaran organizon, Emergency, specon de privata Ruĝa Kruco sen profitaj celoj, kiu strebas helpi civilulojn en miltaj areoj, ekster burokratiaj restriktoj.

En Italio pri la agado de Emergency ne mankis polemikoj, kaj kontraŭ la maldekstra registaro de Romano Prodi, kaj kontraŭ la dekstra registaro de Silvio Berlusconi, precipe en rilato kun Afganio. Emergency estis prezidata de la edzino, ĝis ŝia morto pro malsano en 2009, kaj nun de la filino de Gino Strada. La financadon garantias precipe la donacoj de italoj kiuj dediĉas kvin promilojn de sia imposto al bonfaraj kaj kulturaj organizoj: en 2009 pli ol du milionojn kaj sescent mil eŭrojn (por komparo: Itala Esperanto-Federacio rikoltis 15.000).

"Verdaj papagoj" kronikas pri la spertoj de kirurgo en milito. Ĝi ampleksas la aktivecon de la aŭtoro kaj de Emergency, kies unua hospitalo estis starigita en 1996, en la iraka Kurdio. La libro gajnis tri literaturajn premiojn.

[HeKo 457 6-A, 12 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0471 s s 
  Total: 0.0611 s s