Esperanta Civito

AEU kongresas en Jaén

Ĉi-semajnfine Andaluzia Esperanto-Unuiĝo havas sian jaran kongreson en Ĥaeno/Jaén, la 15an el la ĝisnunaj.

Post la malferma parolo de la prezidanto, c-ano Ángel Arquillos, kaj la inaŭguraj salutoj, la sabata tago enhavas prezenton pri la projekto "Esperanto-Domo andaluza" fare de la sekretario, c-ano Julio Herrero, du prelegojn de eksterlandanoj loĝantaj en Hispanio (Wolfgang Gunther kaj Maciej Askot), kaj la spektadon de kelkaj filmoj, interalie el vidbendoj produktitaj de LF-koop: "Angoroj" kaj fragmento el "Espere despere" (la satira dramo "Budapesta ekzameno" de Sándor Szathmári).

La dimanĉa programo inkluzivas plurajn interesajn prelegojn de andaluzaj esperantologoj, interalie pri tradukado de poezio (Ángel Arquillos), la mistera Ĥaeno (J. M. Rodriguez), interkultura eduko (A. F. Jiménez), travivaĵoj kun esperanto (c-anoj Andrés Martín kaj Luis José Sanchez), produktado de olivoleo (c-ano Jordi Lietor). Posttagmeze okazos la ĝenerala kunveno de AEU.

La asembleo de AEU devus laŭleĝe okazi antaŭ la fino de marto, sed laŭ propono de estrarano el Kordovo la estraro kunvokis ĝin koincide kun la kongreso, tiel ke kiel eble plej granda membraro partoprenu en la decido subteni la estontan Esperanto-Domon. Fakte la projekto, finance subtenata de Fondumo Pro Esperanto, havas sencon nur se la paktinta establo partoprenas en ĝia realigo.

[HeKo 459 2-B, 29 okt 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0165 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0421 s s 
  Total: 0.0586 s s