Esperanta Civito

En Milano la estonta Esperanta Mediateko


Hodiaŭ delegacio de Itala Interlingvistika Centro renkontis la direktoron de la biblioteko de la lingva fakultato ĉe la universitato IULM en Milano, kie situas la biblioteko de interlingvistiko, posedata de IIC. La delegacio konsistis el du membroj de la scienca komitato de IIC, c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, kaj delegitino de IIC ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, c-ino Mariangela Varese.

La temo pri kiu la delegacio konsultiĝis kun la direktoro estas la starigo de la Esperanta Mediateko, laŭ projekto kadre de la Esperanta Civito. La direktoro promesis la senpagan disponigon de la koncerna teknologio, kiu jam ebligis la ciferigon de 15.000 el la 40.000 filmoj ĉe IULM, inkluzive de trideko da titoloj en esperanto, akiritaj tra IIC, plejparte en VHS-formato.

En Milano (urbo de la venonta Universala Ekspozcio) do povos esti la sidejo de la projekto, tute kongrue al direktivo Rogora, pri Komuna Integrita Biblioteka Sistemo.

La projekto estas kontribuo el la ĉi-jara Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko.

[HeKo 459 8-B, 8 nov 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0565 s s