Esperanta Civito

La speso estos oficiala referenco

Estos preta ĉi-semajne, kaj tuj aktiva, la dekreto per kiu normiĝas la tarifoj pro la servoj de la Kortumo de la Esperanta Civito, specife la arbitracio kaj la eksiĝoj.

Karakterizaj elementoj de la dekreto estos la indicado kaj la referenco al la valoro de la arĝentaj medaloj emisiitaj de la Civita banko, kiuj jam de post la Tago de la Esperanta Kulturo 2009 estas utligeblaj kiel mono ene de la Pakto.

La indicado okazos laŭ la landostatistiko de la Monda Banko, bazita sur kvar kontingentoj. Tamen eblas esceptoj: ekzemple Bulgario kaj Rumanio situos en la tria, anstataŭ la dua kontingento. La indica proporcio estas 8:4:2:1; tio signifas ekzemple ke, se por iu servo sviso pagos ok spesojn, por la sama servo meksikano pagos kvar, bulgaro du kaj togolandano unu.

La valoro de la speso estas fiksita je 80 svisaj frankoj, nome 80 usonaj dolaroj, nome 60 eŭroj. Ĝi varios laŭ la oscilado de la diversaj valutoj, sed ĝuste ĉar la referenco restas ĉiam la sama, ne necesos ŝanĝi la tarifojn aritmetike. Eblas tamen plivalorigo de la speso ĝenerale, lige kun la plivaloriĝo de arĝento: tiun plivalorigon decidas Fondumo Pro Esperanto.

La speso aŭtomate iĝos referenca por ĉiu servo ene de la Pakto: ekzemple la Civitaj legitimiloj (validaj dek jarojn) kostos 0,40 spesojn en la kontingento 1, 0,20 en 2, 0,10 en 3 kaj 0,05 en 1; kio egalas al 24:12:6:3 eŭroj respektive. La centonoj de speso estas nomataj "spesetoj". 

La mono pagita por iu servo iras al la konto de la koncerna instanco ĉe Fondumo Pro Esperanto: ekzemple al la Kortuma se temas pri la administraj kostoj traktataj en ĉi tiu dekreto, al la Registra se temas pri la legitimiloj.

[HeKo 459 9-C, 9 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0167 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0451 s s 
  Total: 0.0618 s s