Esperanta Civito

Giorgio Silfer prelegis pri la odesaj leteroj

Hodiaŭ vespere ĉe la Esperantista Klubo de Prago, sub la prezido de c-ano Jiry Patera, c-ano Giorgio Silfer prelegis pri la du odesaj leteroj de Lazaro Ludoviko Zamenhof, emfazante ilian gravecon por la posta historiografio, jen finvenkisme (letero al Borovko) jen raŭmisme (letero al Kofman) orientita.

Dum la posta debato, tuŝante la temon de la esperanta identeco, Giorgio Silfer havis la okazon klarigi, ke oni ne konfuzu individuecon aŭ personecon kun identeco. Esti hungaro, tradukisto, esperantisto, ŝatanto de Jules Verne, malŝatanto de Che Guevara kaj subtenanto de Ferencváros ne estas komponantoj de identeco, sed de individueco.

Des pli ke laŭ Zamenhof, kaj multaj aliaj, inkluzive de la raŭmistoj, la ĉefa faktoro por difini la identecon estas la lingvo. Interalie laŭ la devizo: "Ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio".

C-ano Silfer donacis kelkajn eldonaĵojn de LF-koop al la klubo, kiu reciprokis per du poeziaj libroj lastatempe tradukitaj de c-ano Krolupper. 

[HeKo 460 2-A, 11 nov 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0169 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0398 s s 
  Total: 0.0568 s s